Pri JE
dari saeedborhani, 29 Februari 2020
Pesan: 5
Bahasa: Esperanto
saeedborhani (Tunjukkan profil) 29 Februari 2020 16.13.02
Li estas enviema je ili.
Li estas enviema ilin.
Metsis (Tunjukkan profil) 29 Februari 2020 18.08.01
PMEG:kaj li donas kelkajn ekzemplojn kiel anstataŭiĝi je per alia esprimoj. Sed notu, ke restas esprimoj, en kiuj oni ne povas anstataŭigi.
Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.
saeedborhani (Tunjukkan profil) 1 Maret 2020 11.04.25
Kaj c^u mia frazo estis korekta?:
Li estas enviema ilin
Metsis (Tunjukkan profil) 1 Maret 2020 13.04.34
Mi komprenas la ekzemplojn en PIV tiel, ke
- se temas pri konkreta deziro havi tion, kion alia posedas aŭ pri sento kontraŭ iu, kiu posedas, oni preferu verban esprimon: "Li envias ion al ili" resp. "Li envias ilin (pri io)"
- se temas pri abstrakta sento, inklino al envio, oni uzu substantivon aŭ adjektivon kun la finaĵo -em: "Enviemo kondukas al plej malnoblaj agoj"
StefKo (Tunjukkan profil) 1 Maret 2020 14.18.46
Pesan telah disembunyikan.