Mergi la conținut

Iniciato Stelaro

de Cyrill, 1 martie 2020

Contribuții/Mesaje: 13

Limbă: Esperanto

Cyrill (Arată profil) 27 mai 2020, 16:11:26

Lago Pleŝĉejevo, situanta 120 kilometrojn de Moskvo, estas populara loko por ripozo kaj akva sporto. Ĝi ankaŭ estas ligita kun grandaj nomoj de la rusia historio. Legu artikolon pri tio en projekto Moskvio en Esperanto.

Cyrill (Arată profil) 31 mai 2020, 16:34:54

Hodiaŭ projekto Moskvio en Esperanto revenas sur la bordojn de lago Pleŝĉejevo kaj invitas vin partopreni familian promenon al tieaj vidindaĵoj - Aleksandrova monto kaj mistera Blua ŝtono, kiu jam pli ol jarmilon estas objekto de adorado.

Cyrill (Arată profil) 5 iunie 2020, 16:31:48

Jam kvin kilometrojn for de la Ruĝa placo oni povas renkonti sovaĝan beston sur strato de Moskvo.

Înapoi mai sus