Al la enhavo

Ĉu oni povas ŝanĝi finaĵojn de participoj al adverboj?

de Nala_Cat15, 2020-marto-02

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 14:16:53

Ne temas pri opinio, sed pri gramatiko.

abc_vz (Montri la profilon) 2020-marto-15 16:57:32

Vinisus:Ne temas pri opinio, sed pri gramatiko.
Jes.
Sed vasta nelaŭgramatika uzado povas ŝanĝi gramatikon. La lingvo ja evoluas.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 17:46:30

Oni devas adapti sin al Esperanto, ne adapti Esperanton al si. Ĉu oni volas, ke ĝi fariĝos simpla dialeto? Ve al Zamenhof, kiu sinoferis por postlasi mirindaĵon por tia maldanka homaro. Kia teruraĵo!

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-15 18:28:15

Oni reskribu la frazojn tiel, ke priskribanta vorto staras antaŭ tiu vorto, kiun ĝi priskribas.
  • Ludanta li vidis la knabon : ete stranga frazo, ĉar povas celi, ke ekz. kuranta li ne vidis
  • Li ludante vidis la knabon : dum sia ludo li vidis la knabon
  • Li vidis la ludantan knabon : la knabo ludis
Notu, ke en Esperanto la vortordo ne ŝanĝas signifon (escepte en ekzistaj frazoj, ekz. Leono estas besto).

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 19:02:38

Li vidas la ludantan knabon, tio signifas, ke ĉiufoje, kiam li vidas la knabon, la knabo estas ludanta, t.e. la knabo ludas senĉesi, ĉar la predikativo trudas tion al la kompatinda knabo.

abc_vz (Montri la profilon) 2020-marto-15 21:54:37

Vinisus:Oni devas adapti sin al Esperanto, ne adapti Esperanton al si. Ĉu oni volas, ke ĝi fariĝos simpla dialeto? Ve al Zamenhof, kiu sinoferis por postlasi mirindaĵon por tia maldanka homaro. Kia teruraĵo!
Verŝajne, plejparte vi pravas.
Mi dirus, ke oni devas ne provi plibonigi Esperanton ĝis atingos tre altan nivelon de posedo de la lingvo.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 23:12:25

Por atingi altan nivelon ni devas konscii, ke antaŭ ni troviĝas vojo plena de dornoj. do ni surmetos la sandalojn de humileco, kaj trairos la senfina vojo de nia lernado; kiam ni estos lacaj ni rememoru, ke Zamenhof pasigis la tutan vivon laborante por ke ni rikoltu la fruktojn de lia laboro tute senpaga.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-16 10:24:49

Vinisus:Li vidas la ludantan knabon, tio signifas, ke ĉiufoje, kiam li vidas la knabon, la knabo estas ludanta, t.e. la knabo ludas senĉesi, ĉar la predikativo trudas tion al la kompatinda knabo.
Ne, la frazo "Li vidas la ludantan knabon" signifas nur, ke ĉi-momente, nun, kiam mi vidas la knabon, tiu ludas. Kiam mi vidos la knabon sekvan fojon, ekz. morgaŭ, povas esti, ke li ne plu ludas.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-16 12:46:53

simila al ata kaj ita estas senfina milito.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-16 14:13:10

Jen (el PMEG):

25.1.2. Perverba priskribo de objekto

Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj perverbaj priskriboj priskribas objekton, ili ne havas la finaĵon N.
Komparu la du jenajn frazojn:
Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.) Ruĝan estas ĉi tie rekta priskribo de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas.
Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa.
Ruĝa estas perverba priskribo de la domo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.*)
A-vorto aŭ A-vorteca vorteto
Perverba priskribo de objekto povas esti A-vorto aŭ A-vorteca vorteto:
Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda?Ĉu via ruĝa domo fariĝos
verda?

Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava.
Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj.
• Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. = Li sentis, ke li estas tiel malfeliĉa...
Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia.
Eble tamen N-finaĵo
Iafoje ĉi tia A-finaĵa priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la ĉefverba ago. En tiaj okazoj oni povas opinii, ke temas ne pri vera perverba priskribo, sed pri iaspeca komplemento.
Tiam oni povas ja uzi N-finaĵon. Tia aldono de N povas iafoje doni nuancan diferencon:
Ni lin trovis malvivan. = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N-finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva.
Li pentras ŝin nudan. = Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda. Se oni dirus nuda sen N, la signifo estus: Li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda. Sen N la signifo eĉ povas esti: Li pentras ŝin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras ŝin.
Ĉi tiun vorton li uzas solan. Li uzas tiun vorton sen aliaj vortoj. (Ĉi tiun vorton li uzas sola. Nur li uzas tiun vorton.)
§25.1.2 393
Specialaj priskriboj
Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko.
Ŝi vidadis lin, kiam li estis forveturanta.
Mi ŝatas la maten manĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn
ovojn, kiam ili estas malmolaj.
Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj ĉi frazoj. Aliaj preferas A-vorton sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.
La uzo de N-finaĵo en tiaj ĉi okazoj neniam estas deviga. Neuzo de N estas verŝajne pli ofta nuntempe, sed kiam aldono de N donas plian klarecon, oni ne hezitu esprimi sin tiel. Sed kiam la ligo al la ĉefverbo estas forta, kaj la A-vorto ne respondas al kiam-frazo, sed al ke-frazo, tiam oni nepre ne uzu N-finaĵon.

Reen al la supro