Al la enhavo

Kio okazis?

de Zam_franca, 2020-marto-07

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-09 09:04:40

StefKo:Mi akiris jam 130 steletojn kaj ne scias: ĉu mi devas timi ĉu ĝoji?
Tio aspektas kvazaŭ ia permanenta gvatado sed por kio ĝi estas bezona?
<p class="margin-top-xs">
<b>StefKo</b><br>
<span class="user-rating"><small><span class="user-rating-icon glyphicon glyphicon-star"></span> 130</small></span>
</p>
Tiom da jaroj ni vivis vane sen "user-rating" malgajo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-09 11:39:52

Mi finis la fadenon kun ŝercoj kaj poste oni ĝin fermis. Eble la kaŭzo de la fermado estis mi? La lasta ŝerco ja estis pri Polujo, do mi ne ŝercis pri aliaj. Tia senkrima, senkulpa ŝerco: "Polujo, golon!". Ne kulpigu min okaze!

Mi rimarkis ke la nombro de mia steletaj ordenoj ne kreskas (daŭre 130).

MurrayX (Montri la profilon) 2020-marto-09 13:35:15

Mi havas 343 steletojn kaj ili plimultiĝas kiam mi faras la kurson. Sed mi ne scias, kion signifas (31/100), ĉi tiuj estas foje pli grandaj kaj foje pli malgrandaj valoroj. Eble kian procenton de la nuna leciono mi jam havas? Granda puzlo...

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-09 14:01:50

MurrayX:Mi havas 343 steletojn kaj ili plimultiĝas kiam mi faras la kurson. Sed mi ne scias, kion signifas (31/100), ĉi tiuj estas foje pli grandaj kaj foje pli malgrandaj valoroj. Eble kian procenton de la nuna leciono mi jam havas? Granda puzlo...
Eble vi jam havas ian oficiran rangon kaj mi - serĝentan? Kia maljusteco! Pro tiom da jaroj de la aktiveco nur 130 steletojn!!

LM59650 (Montri la profilon) 2020-marto-09 14:07:55

MurrayX:Mi havas 343 steletojn kaj ili plimultiĝas kiam mi faras la kurson. Sed mi ne scias, kion signifas (31/100), ĉi tiuj estas foje pli grandaj kaj foje pli malgrandaj valoroj. Eble kian procenton de la nuna leciono mi jam havas? Granda puzlo...
Interesa teorio. Mi havis ĉiujn lecionojn de la kurso, kaj miaj poentoj estas 98/100.

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-09 14:38:00

Zam_franca:Kaj nun aperis stelo, apud la nombro de la uzantaro. Kio estas tiu stelo, kiu esta ĝia utileco?
Ĉiuokaze, la aktiveco de forumanoj pliiĝis. Do la stelo funkcias!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-09 16:31:23

LM59650:
MurrayX:Mi havas 343 steletojn kaj ili plimultiĝas kiam mi faras la kurson. Sed mi ne scias, kion signifas (31/100), ĉi tiuj estas foje pli grandaj kaj foje pli malgrandaj valoroj. Eble kian procenton de la nuna leciono mi jam havas? Granda puzlo...
Interesa teorio. Mi havis ĉiujn lecionojn de la kurso, kaj miaj poentoj estas 98/100.
Kio okazos, kiam vi havos 100/100 poentojn? Ĉu vi devos forigi viajn antaŭajn mesaĝojn por skribi novajn?
Ĉar laŭ mi, "x/100" volas diri "nombro_da_mesaĝoj(ekde iu dato)/100".

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-09 18:09:33

Frano:
Zam_franca:Kaj nun aperis stelo, apud la nombro de la uzantaro. Kio estas tiu stelo, kiu esta ĝia utileco?
Ĉiuokaze, la aktiveco de forumanoj pliiĝis. Do la stelo funkcias!
Kronaviruso!

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-marto-09 19:41:29

ankaŭ estas strangaj sagoj apud la "redakti" klavo. eble tio rilatas al la steletoj. ŝajnas , ke ekzistas ia ŝata klavo, por ŝati afiŝojn

thyrolf (Montri la profilon) 2020-marto-11 11:25:02

ĉu iel rilatas tiuj steloj al la nombroj de mesaĝoj?
test 2

Reen al la supro