До змісту

Ana Renkontas - Parto kvar

від ailebol, 4 серпня 2008 р.

Повідомлення: 6

Мова: Esperanto

ailebol (Переглянути профіль) 4 серпня 2008 р. 14:40:16

Estis 10 tagoj ekde mi ricevis iu mesaĝoj pri “Ana Renkontas”, do mi decidis submeti mia kvara rakonto kaj atendi por komentojn. Ŝajnas, ke mi ne estas progresanta kaj mi volas lerni pli pri la lingvo.

_________________________________________
Jen mia Provo:

Unu tago en la vivo de gimnazia studanto.
La jaro – mil naŭcent kvindek ok
Sur publika buso - survoje al (sole knabaj) katolika lernejo.

Mike: Alebol – ĉu vu studus la
franca.

Ailebol: La testo ne estas ĝis morgaŭ;
Krom, mi volas kontempli la
fraŭlinojn.

La frenca klaso

Fr. John: Nu, hodiaŭ vi havos la frencan
teston.

Ailebol: Sed, vi diris al ni, ke la testo
estos morgaŭ.

Fr. John: Mi mensogis. Vi scias tiu ĉi
substancon. Ni studis ĝin
fojerefoje.

Ailebol: Tio ĉi ne estas justa. Mi
kredis al vi pri kion vi diris.
Mi…

Fr. John: Ailebol! Vi estas ĝenanta la
klason, nun Jen la teston.

Ailebol: Mike – vi scias la respondojn
Pri tiuj ĉi demandojn, ĉu ne.

Fr. John: Ailebol – Iru al la halo!

(La Halo – Ĉi tie, dum klasoj, unu fariĝas
viktimon de iu instruisto.) Ekzemplo:
Instruisto: Hola – Staru kaj ekkaptu via
maleolojn.
La instruisto tiam kuras ĉe la viktimo
Kaj frapas lia pugo).

Ailebol: Mi petas, ne la halo, mi iros al
“Jug” poste kaj pretas via
teston nun.

(“Jug” – post lerneja disciplino. Oni devas
stari kun brakoj faldis dum unu horo
kaj regardi grandan horloĝon).

Fr. John: Bone, mi deziras vidi kiel
malbone vi faros je mia teston.

Dum “Jug”

Mike: Ailebol, mi ne povas toleri tiu
ĉi; kio okazas malantaŭ nin.

Ailebol: Mike, ne returniĝo - tro malfru!

Fr. John: Mike, vi havas unu pli tagon
de “jug”.

Mike: Fek!

Fr. John: Mike, plia!

Ailebol: Mike, silentu!

Poste “Jug”

Ailebol: Diablo, mi elspezis mia monon
por cigaredoj, nun mi devas
petveturi hejme.

Ailebol: Telefono: – Panjo, mi malfruos
Denove.

Panjo: “Jug”, denove?

Ailebol: Jes!

Panjo: Ni parolos!
Ĝis baldaŭ

Ailebol: Ĝis poste

Alebol: Morgaŭ estos pli bona tago.

Rohan (Переглянути профіль) 4 серпня 2008 р. 17:08:18

Kara amiko Ailebol,

Mi admiras vian iniciatemon. ridulo.gif

Sed, se mi rajtas diri tion, mi rimarkis ke vi ankoraŭ havas iom da problemoj pri la n-finaĵo.

Ekz.: "...do mi decidis submeti mia kvara rakonto...".

Estu '...do mi decidis submeti miaN kvaraN rakontoN...'.

Daŭre praktiku (kiel vi faras nuntempe), kaj vi certe regos tion! ridulo.gif

Rohan (Переглянути профіль) 4 серпня 2008 р. 17:59:58

Jen mia provo! :

(Amikogrupo, ĉe la gimnazio)

Ruŝi (kun multaj libroj): Morgaŭ estas testoj pri kaj matematiko kaj fiziko! Kaj mi ekstudis nenion! Kion mi faros?! Mi zorgegas pri tio...

Rohan: Ho, amiko, trankviliĝu. La antaŭan ekzamenon vi bone faris. Certe vi ankoraŭ retenas la plimulton de tio, kion vi studis tiam, en via kapo. Vi ankoraŭ havas tempon. Bone?

Aŝiŝ: Ho, forgesu la nuntempajn studojn momente: Ni parolu pri tio, kio ĉiu el ni volas fariĝi.

Ru: Nu, vi mem komencu.

A: Bone. Mi volas fariĝi inĝenieron, ĉar nune, por mi, la plej grava afero estas akiri bonan laboron kaj bonegan monon. Sed cerbe, mi plej interesiĝas pri ekonomiko.

Ru: Interese. Eĉ mi volas fariĝi inĝenieron, pro simpla kialo: mi ne konas ion alian, kion mi ŝatus fari kiel laboro, kaj kio ankaŭ donos al mi tiom da mono, kiom donos inĝenierado.

A: Kio pri vi, Rohan?

Ro: Nu, amikoj, veras ke nuntempe ni ĉiuj, inkluzive de mi, studas fizikon, kemion, kaj matematikon, kaj do eble ŝajnus memkompreneble, ke ni ĉiuj volus iri en iu kampo, kie tio scio pruvus esti utila. Sed, miaj pensoj estas malsimilaj.

Mi studas ĉi tiujn sciencojn, ĉar ili interesas min, sed mi ne volas uzi ilin profesie. Mia pasio estas lingvoj. Mi volas studi lingvistikon kaj kiel eble plej multe fremdajn lingvojn. Mi ŝatus fariĝi tradukisto, interpretisto, aŭ eĉ lingvoinstruisto.

A: Sed amiko, ĉu tiu fako povos doni al vi sufiĉan monon, por ke vi povu vivi tiel, kiel vi meritas?

Ro: Fojfoje, ankaŭ mi pensas pri tio... Sed mi decidis, ke ĉu la mono estas multa aŭ ne, mi ne iros ien alifaken.

Ru: Bonege. Almenaŭ vi estas tiom pasia pri io... Nu, la diskuto estas interesa, sed nun mi devas resalti en miajn librojn, amikoj!

A: (Ridante) Vi kaj viaj libroj! Kial vi ne geedziĝas?!

Ru: (Ankaŭ ridante) Silentiĝu kaj lasu min studi!

[LA FINO]

Bonvolu korekti miajn erarojn!

ailebol (Переглянути профіль) 6 серпня 2008 р. 09:59:41

Rohan:

Vi estas ĝusta, ke mi havas iom da problemoj pri la n-finaĵo.
Mi ne sciis, ke numero prenus la n-finaĵo, sed ja ĝi prenus ĝin, kiam ĝi estas adjectivo. – “miaN kvaraN rakontoN”.
Vi devus esti pli alta je E-nivelo ol baza? Vi certe havas la povo.

Dankon pro viaj rakontojn. Ili ja estas helpemaj al mi dum mi studas la lingvon.

Mi havas multajn demandojn pri Esperanto.
Jen unu el ili: Kial “vivu esperanto” kaj ne “vivu esperanton”?

Ĝis baldaŭ,
Joe

Rohan (Переглянути профіль) 6 серпня 2008 р. 11:31:03

ailebol:
Kial “vivu esperanto” kaj ne “vivu esperanton”?
Ĉiuj verboj ne povas havi objekton. Se iu verbo povas preni objekton, oni nomas ĝin 'tranzitiva'; se ne, oni nomas ĝin 'netranzitiva'.

Ekz.:

- Netranzitiva verbo: 'Mi staras.'

Ĉi tie, la verbo 'stari' ne bezonas objekton.

- Tranzitiva verbo: 'Mi havas monon.'

Ĉi tie, sen la vorto 'monon', la signifo estus neklara, se ne estus deca kunteksto. Do, 'monon' estas la (rekta) objekto de la verbo 'havi'.

'Vivi' estas netranzitiva verbo. Ĝi ne bezonas objekton.

Kiam vi eldiras, 'Vivu Esperanto', vi esprimas la esperon, ke Esperanto vivu. Kiu faras la vivadon ĉi tie? Esperanto, ĉu ne? Do, la vorto 'Esperanto' estas la subjekto de la verbo 'vivi', do ĝi ne prenas la n-finaĵon; ne estas ia objekto por ĉi tiu verbo. Pro tio, 'Vivu Esperanton' ne ĝustas.

Mi esperas, ke la supreskribaĵoj helpos vin. ridulo.gif

Mallonga traduko en la anglan:

'Vivi' is an intransitive verb, i.e., it doesn't take any object. When one says 'Vivu Esperanto!', one means, 'May Esperanto live!' or, less literally, 'Long live Esperanto!'. What is performing the act of living, here? Esperanto, isn't it? So, the word 'Esperanto' is the subject of the verb 'to live'. The same is true for the Esperanto sentence. Since the word 'Esperanto' is the subject of the verb, it doesn't take the -n ending. And hence, it's not 'Vivu Esperanton'.

I hope this helps you! ridulo.gif

ailebol (Переглянути профіль) 6 серпня 2008 р. 20:18:08

Rohan:

Dankon pro tre klara klarigo pri tranzitivaj kaj netranzitivaj verboj. Nun mia nu problemo estas decidi ĉu estas aŭ ne.
Sed mi supozas, ke tio okazas kun praktiko.
Do, nun mi ja komencos lecionon nombron kvin.

Ĝis poste,
Joe

Назад до початку