Kwa maudhui

Kion vi opinias pri kronoviruso, ĉu ĝi venis el la naturo aŭ estas artefarita de milita laboratorio?

ya Vinisus, 9 Machi 2020

Ujumbe: 57

Lugha: Esperanto

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 12:37:39 alasiri

Jen la senresponda demando!

SEN7759 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 1:48:50 alasiri

Ĝi venis el la naturo en du laboratoriojn kaj poste eliris.

Zam_franca (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 4:21:36 alasiri

Ĉu vere? Ĉu vi vere kredas tion??

Jen mia vidpunkto: se iuj registaraj teroristoj de Ĉinujo aŭ Usono kreis la kronviruson, ĉi-lasta ne estus mortiganta milojn da ĉinoj, kaj baldaŭ, da usonanoj!!!! Estante "komplotistoj", oni almenaŭ povas imagi, ke tiuj rajtigitoj povus esti sufiĉe talentplenaj por sukcesi disvastigi malsanigaĵon nur en la malamika teritorio!!!

IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 5:40:46 alasiri

Certa, ŝajne sendependa, norvega "blogger" diskrete, sed malambigue aludas, ke kronviruso reale povas esti kontraŭ-ĉinia biologia armilo.
https://steigan.no/2020/02/coronaviruset-panikk-re...

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 5:50:34 alasiri

Kaj se antaŭa la kreado oni jam havas la antidoton, por ke en ties lando oni povu bremsi ĝin...

IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 7:27:28 alasiri

Biologian saboton kontraŭ Ĉinio suspektas ankaŭ aŭtoro de turka komunikilo.
https://odatv.com/cindeki-salgini-bir-de-boyle-oku...

IgorSokoloff (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 7:28:11 alasiri

Simile opinias aŭtoro de libia komunikilo "Al Wasat".
http://alwasat.ly/news/opinions/274514?author=1

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 7:47:15 alasiri

Do mi ne estas la ununura, kiu predikas en la dezerto.

SEN7759 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 8:07:28 alasiri

Tio okazis senintence. En la du laboratorioj oni esploris la kronovirusojn ekde 2003.

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2020 8:43:43 alasiri

Se tio estas vera, jam pasis multe da jaroj sufiĉe por infekti la tutan homaron

Kurudi juu