Al la enhavo

Oni laŭfundamente pruvis ke la pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!

de Jxusteno, 2020-marto-13

Mesaĝoj: 86

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 20:05:29

Kettu : I agree that we should simply add a pronom for the non-binary people.
Zamenhof could not know, of course, that some people would need another pronoun.
However, to my mind a language's grammar is not sexist. Someone's behavior can be sexist.
I'm standing for new pronouns for "neduumuloj", even in 'iel' French, but they just have to be added. We should not alterate a language by changing all its grammar.
And I think that instead of fighting for grammatical goals, we should fight for real goals. 30% of the men in the world think that clobbering their woman is a good thing. This has to change now.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 20:53:46

Jen video kie oni rakontas pri tio ke la lingvo influas nian pensadon kaj kiel ĝi influas:
https://www.youtube.com/watch?v=RKK7wGAYP6k

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 21:07:45

Jxusteno:Jen video kie oni rakontas pri tio ke la lingvo influas nian pensadon kaj kiel ĝi influas:
https://www.youtube.com/watch?v=RKK7wGAYP6k
Se mi kapablas defendi egalecon pensante en "seksisma" lingvo, do aliaj kapablas ankaŭ. Mi klare ne estas escepto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 21:20:19

(eo)
La ununombra they kaj la sveda pronomo hen estas seksneŭtralaj, kio signifas ke ili estas uzeblaj por priparoli personon de ajna seksa identeco, ne nur personon, kies seksa identeco estas neduuma. La Esperanta ri estas uzata en la sama maniero kiel la ununombra they kaj la sveda hen. Notu ke neduuma estas terminego por ĉiuj seksaj identecoj, kiuj estas nek pure inaj, nek pure iĉaj — ĝi inkluzivas ĉiujn seksajn identecojn krom du. Havado de pronomo por ĉiuj seksaj identecoj krom du estas io kiel havado de vorto, kiu signifas ajnan koloron krom la roza kaj oranĝa.
(en)
The singular they and the Swedish pronoun hen are gender-neutral, that means that they are usable to refer to a person of any gender identity, not only to a person whose gender identity is non-binary. The Esperantic ri is used in the same way as the singular they and the Swedish hen. Note that non-binary is an umbrella term for all gender identities that are neither purely female nor purely male — it includes all gender identities except two. Having a pronoun for all gender identities except two is something like having a word that means any color but the pink and orange.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 21:27:57

Zam_franca:
Jxusteno:Jen video kie oni rakontas pri tio ke la lingvo influas nian pensadon kaj kiel ĝi influas:
https://www.youtube.com/watch?v=RKK7wGAYP6k
Se mi kapablas defendi egalecon pensante en "seksisma" lingvo, do aliaj kapablas ankaŭ. Mi klare ne estas escepto.
Ĉiuokaze, protesti estas tro malfrue: en la moderna lingvo oni sufiĉe malofte uzas li, kiam ne temas pri konkreta iĉo, kies apartenon al la iĉa sekso, oni deziras mencii.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 22:16:19

Mi komprenas ke la uzado de li por ĝenerale paroli pri persono aŭ por paroli pri persono, kies seksa identeco estas nekonata de la parolanto aŭ konata sed intence nerivelata al la alparolato(j), ne nepre estas diskriminacia, eble ĝi eĉ apenaŭ influas nian pensadon, sed havas ankaŭ alian kaŭzon por tio ke ri estu seksneŭtrala: oni ne volas ke la lingvo diktu al oni ĉu mencii sekson aŭ ne (ankaŭ tiam kiam ĝi estas konata kaj de la parolanto, kaj de la alparolato(j)). Oni povas ne mencii kiajn okulkoloron, hararanĝon, sanstaton, naciecon, generilojn ktp havas certa persono, sed la tradicia lingvaĵo ial diktas ke oni nepre diru ĉu la priparolato de konata sekso estas iĉo aŭ ino, kiam oni priparolas rin per pronomo. Iafoje la sekso povas esti nemenciinda aŭ negrava. Kaj estus inde sekvi la ekzemplon de la sveda: la hen estas seksneŭtrala. Finfine, rn la praktiko ri ja estas ĝuste seksneŭtrala.

flanke (Montri la profilon) 2020-aprilo-06 01:18:17

novatago:
Jxusteno:La pronomo li (tiel same kiel ekzemple la angla he) laŭfundamente (laŭ la tradukoj en la Universala Vortaro kaj ekzemploj en la Ekzercaro) ne povas esti uzata por priparoli personon, pri kiu oni scias ke ri ne estas iĉo.
Finfine, bonvolu ne esperi ke iu estas obeonta vin pro tio ke vi insultis rin.
You just invented that. The Esperanto grammar just don't say that; nowhere. And Zamenhof himself told that li can be used with people when you don't know their gender. The Universala Vortaro just translates to some languages, giving not definition of it, but, for example, the translation to french is "il" and "il" it's used in French for god, and the same for the English "he". And both cases are or was used (when UV was created), when the gender of a person is unknown.

And please, show me where I have insulted someone. Please. Maybe you felt insulted, but that wasn't my target, and it's your problem.
Ankaŭ ĉinlingve ĝi estas tia pri la uzo de vorto "li"(Ĉine:他,kies elparolo estas kiel "ta".Pri ĉi tio ankaŭ la uzo de "他" estas preskaŭ sama kun "li" ).Ŝajnas,ke en multaj lingvoj,la vorto,kies funkcio estas sama kun Esperanta vorto "li",estas sama kun la vorto "li" de Esperanto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-06 05:55:50

flanke:

Mi ŝajne iam legis ke en la ĉina estas nur unu ununombra triapersona pronomo kaj ke oni enkondukis diversajn hieroglifojn por la sama pronomo por similigi la skriban ĉinan al Okcidentaj lingvoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-06 05:58:38

Kial estas pluraj hieroglifoj por la sama pronomo "tā"?

Reen al la supro