مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
Ŝercoj
من StefKo, 17 مارس، 2020
المشاركات: 501
لغة: Esperanto
Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2020 8:53:47 ص
StefKo (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2020 11:25:01 ص
Zam_franca:Kiu klaso estas la "8-a klaso" en Pollando? Ĉu mezlerneja klaso?Lasta klaso de lernejo elementa. Antaŭ nelonge lernejo elementa havis 6 klasojn, post ĝi estis triklasa gimnazio (ankaŭ deva).
Zam_franca (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2020 12:05:08 م
StefKo:Interese, dankon pro respondi.Zam_franca:Kiu klaso estas la "8-a klaso" en Pollando? Ĉu mezlerneja klaso?Lasta klaso de lernejo elementa. Antaŭ nelonge lernejo elementa havis 6 klasojn, post ĝi estis triklasa gimnazio (ankaŭ deva).
En Francujo elementa lernejo estas kvinklasa, post ĝi estas mezlernejo kun kvar klasoj kaj fine liceo (lycée, franclingvaj svisoj foje uzas la (por mi) Esperantecan vorton gymnase, gimnazio) kiu enhavas tri klasojn.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2020 3:01:59 م
nornen (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2020 5:38:36 م
Aldone al la ŝtata altlernejo, ankaŭ estas ŝtata profesia lernejo (INTECAP, Instituto Técnico en Capacitación y Productividad), kie lernantoj de ia aĝo povas lerni profesiojn, ekzemple kiel meĥanikisto, kuiristo, elektristo, ktp.
Ankaŭ ekzistas neŝtataj, nepublikaj, privataj baz-, mez- kaj altlernejoj. Inter ili estas multekostaj (sed akademie malbonaj) lernejoj por la gefiloj de riĉuloj, al kiuj ne gravas la akademia nivelo de la lernejoj, sed al kiuj nur gravas, ke ilia filo ekkonu aliajn personojn el la sama soci-ekonomia "klaso".
StefKo (عرض الملف الشخصي) 9 سبتمبر، 2020 9:36:01 ص
- Mi aĉetis GPS-on por maljunuloj - diras avino.
- Kiel "por maljunuloj"?
- Tiel ke ĝi montras ne nur kien mi devas iri kaj ankaŭ por kio mi venis.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 10 سبتمبر، 2020 11:11:42 ص
Por ne kuradi en ambulatoriojn kaj ne fari multajn esplorojn, vi povas senpage kontroli pri kio vi malsanas – urinu ĉe arbo kaj:
1) se la formikoj amasiĝas – alta nivelo de la sukero,
2) se muŝoj kunflugas – inflamo,
3) se la urino rapide sekiĝas – multe da salo,
4) se odoras viande – multe da kolesterolo,
5) se vi forgesis demeti vian kalsoneton – Alzheimer-malsano,
6) se vi demetis vian kalsoneton sed vi ne sukcesis urini – Parkinsona malsano,
7) se vi ne flaras odoron de la urino – la koronaviruso!
sergejm (عرض الملف الشخصي) 12 سبتمبر، 2020 12:36:22 ص
- Ĉar ĝi timas, ke el ĝi oni faras ovaĵon!
KatjaMcFlores (عرض الملف الشخصي) 12 سبتمبر، 2020 9:11:19 م
Sed kial vi rilatigis vian esence genro-neŭtralan ŝercon ĝuste al virinoj?
Ĉu vi estas mizogino?
StefKo (عرض الملف الشخصي) 13 سبتمبر، 2020 8:02:35 ص
KatjaMcFlores:Saluton, Stefĉik.Justa rimarko. Malgraŭ estas la virinoj, kiuj multfoje pli ofte vizitadas ambulatoriojn por fari multajn esplorojn. Mi, ordinare, tradukis ie ekaŭditan ŝercon kaj ne ekpensis pri ĝia ofendeco (vira dikhaŭto?).
Sed kial vi rilatigis vian esence genro-neŭtralan ŝercon ĝuste al virinoj?
Ĉu vi estas mizogino?
Komence mi forigis la vorton "virino". La ŝerco nenion perdis pro tio.
Plue mi ekpensis ke la vorto "viro" estus pli bona ĉar ĝuste ili ne ŝatas vizitadi ambulatoriojn kaj kuracistojn, do mi reĝustigas la ŝercon - estos la vorto "viro". Mi pensas ke viroj ne sentos sin ofenditaj.