У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Ŝercoj

од StefKo, 17. март 2020.

Поруке: 501

Језик: Esperanto

StefKo (Погледати профил) 18. октобар 2020. 09.02.48

Sinjorino Rothschild (malnova juda ŝerco)

Maljuna sinjorino Rothschild, la patrino de la potenca kapitalisto, atingis la aĝon de naŭdek ok jaroj; ŝia rimarkinda spriteco kaj neordinara inteligenteco konserviĝis ĝis ŝia morto. Dum sia lasta malsano, ĉirkaŭita de la tuta familio, ŝi diris al la kuracisto per petega tono: "Kara doktoro, provu fari ion por mi."
— "Sinjorino, kion mi povas fari? Mi ja ne povas rejunigi vin."
— "Ne, doktoro, mi ne deziras esti ree juna, mi deziras daŭrigi maljuniĝon."

StefKo (Погледати профил) 20. октобар 2020. 10.39.03

He, tiu futbalo!

Lerneja kampado. Lernantoj de unua klaso ludas futbalon. La maljuna vartantino turnas sian atencon sur unu starantan knabon kaj krias:
– Joĉjo, ne staru kiam aliuloj kuradas! Kuradu kaj vi! Postkuru la pilketon!
– Mi ne povas, sinjorino...
– Kial vi ne povas?! Kia respondo?! Moviĝu tuj!
– Mi ne povas ĉar mi estas golejisto...

StefKo (Погледати профил) 23. октобар 2020. 08.27.03

Forto de sugesto

Mi leviĝis matene kaj konstatis ke:
– tuso mankas,
– kataro mankas,
– febro mankas,
– nenio min doloras,
– spirado normala,
do mi ekpensis: “ja tio estas tipaj simptomoj de la sensimptoma koronaviruso”!

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 24. октобар 2020. 19.21.43

Profesoro:
- Kial vi denove ne estas preta? Vi promesis iĝi alia homo.
Studento:
- Mi fariĝis alia homo, sed li ankaŭ evidentiĝis pigrulo.

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 25. октобар 2020. 08.26.19

- Patrino, mi ne iros en lernejo. 🙁
- Ne, Kara, vi iros. Unue vi havas kvardek jarojn, due vi estas direktoro de lernejo.
ridego.gif
https://www.youtube.com/watch?v=mW-PzKuU5N4

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 25. октобар 2020. 09.39.03

En kinejo:
Edzino (maltrankvile):
- Miŝa, ĉu vi pensas, ke ili edziĝos finfine?
Edzo (dormeme):
- Mi pensas, ke jes, tiaj filmoj ĉiam finiĝas tragike.

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 25. октобар 2020. 12.09.03

Ĉiu ŝerco havas parton de ŝerco.
(ne ŝerco)
ridulo.gif

StefKo (Погледати профил) 25. октобар 2020. 21.01.42

Pli bone ke ni, viroj, ne konu pensojn de virinoj

Junulo diras al fraŭlino:
- Certe mi divenus tion kion vi pensas...
- Certe ne - ŝi respondas - ĉar se vi konus mian penson, antaŭ longe vi forirus.

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 26. октобар 2020. 08.51.46

Taksiisto:
- Ne maltrankviliĝu pri odoro, hieraŭ io verŝiĝis en mia aŭto.
Kliento:
- Bone, mi ne sentis odorojn dum kelkaj tagoj.

Rovniy_Sergey (Погледати профил) 26. октобар 2020. 10.11.54

StefKo:Kvaranteno en Polujo
Familio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. Ĉiuj enuiĝintaj kaj incitiĝemaj. La edzino (kaj patrino) proponas:
- Mi proponas spekti ian filmon...
- Kian? - demandas oscedante la edzo.
- Kiel "kian"? Familian, kurva! - Krias la edzino.
Kio estas "kurva", unua parto de vorto "kurvimetro"?
( ridego.gif Ŝerco)

Вратите се горе