Tancat
Max. 500 messages.
Missatges: 501
Llengua: Esperanto
sergejm (Mostra el perfil) 8 de gener de 2021 9.49.37
sergejm:En buson eniras du ĉukĉoj.- Vi ne, ĉar vi ne havas maskon.
- Ĉu mi ĝisveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
Malgraŭ kronviruso, kontrolisto plu laboras:
- Civitanoj, montru viajn biletojn!
StefKo (Mostra el perfil) 8 de gener de 2021 10.54.00
El „Kiel oni povas ne ami la ĉukĉojn?” de Monika Witkowska (el: https://www.poznaj-swiat.pl/)
Post kelkaj "stakanĉiki" (ĉar estas vere, ke vodkon trinkas tie el glasoj, ruse stakanĉiki), mi kuraĝas fari la demandon, kiu ĝenas min: – Kiel reagas la ĉukĉoj al ŝercoj pri ili? Ili ridas: – Ni ne ofendiĝas. Post momento ili rakontas pri kiel ĉukĉo prenis ruson por ĉasi. Ĉukĉo ĵetis ŝtonon al ursokuŝejo. Kolera urso elsaltis el ĝi. Ĉasistoj komencis eskapi kaj la urso postkuri ilin. Ili jam trakuris kelkajn kilometrojn, kiam la ruso rememoris, ke li havas ĉaspafilon. Li pafis, trafis, la urso falis. Kolerega ĉukĉo krias al li: – Rusa ĉasisto – malbona ĉasisto! Kial vi mortigis la urson? Oni devis kuri hejmon! Kiu nun haŭlos ĝin?
Rovniy_Sergey (Mostra el perfil) 8 de gener de 2021 13.20.04
sergejm (Mostra el perfil) 10 de gener de 2021 17.01.07
Tempo estas distanco dividita je rapideco.
Rovniy_Sergey (Mostra el perfil) 10 de gener de 2021 17.11.13
Lupoj decidis kaj lasis hundon en luparo. Dum du jaroj ĝi helpis al ili, instruis ilin, montris al ili lokojn, ĉasis kun ili ...
Venis tre malsata vintro, ĉasoj malsukcesis, lupoj malsatis kaj malesperis.
- Kion fari?
Ili decidis manĝi hundon kaj formaĝis ĝin. Ili enterigis ostetojn kaj metis tomboŝtonon. Kiel subskribi, de kiuj?:
"De amikoj". Do kiaj amikoj povas formanĝi ...
"De malamikoj". Do dum 2 jaroj ili vivis kune unu apud la alia kaj ĉasadis ...
Ili pensadis kaj decidis subskribi: "De kolegoj". 🐺🐺🐺
StefKo (Mostra el perfil) 10 de gener de 2021 18.14.43
Rovniy_Sergey:Lupoj kaptis hundon, ĉirkaŭas kaj volas manĝi ĝin. Hundo petas ne mortigi ĝin, ĝi promesas helpi kapti ŝafojn ktp.Do ni rimarku, kia estas diferenco inter kolegoj kaj amikoj!
Lupoj decidis kaj lasis hundon en luparo. Dum du jaroj ĝi helpis al ili, instruis ilin, montris al ili lokojn, ĉasis kun ili ...
Venis tre malsata vintro, ĉasoj malsukcesis, lupoj malsatis kaj malesperis.
- Kion fari?
Ili decidis manĝi hundon kaj formaĝis ĝin. Ili enterigis ostetojn kaj metis tomboŝtonon. Kiel subskribi, de kiuj?:
"De amikoj". Do kiaj amikoj povas manĝi ...
"De malamikoj". Do dum 2 jaroj ili vivis kune unu apud la alia kaj ĉasadis ...
Ili pensadis kaj decidis subskribi: "De kolegoj". 🐺🐺🐺
Ps. Korektu: "formaĝis"! Ĉu mi eraras?
Rovniy_Sergey (Mostra el perfil) 11 de gener de 2021 16.51.56
Li elprenis rezervan radon kaj ĉirkaŭkuras ĉe aŭto, sed ne trovas boltojn.
Pacientoj de frenezulejo atente observas, side sur la barilo ...
Viro ne trovadis boltojn kaj sidis senespere proksime apud aŭto. Tiam observantoj diras al li:
- Do vi detordu bolton de ĉiu rado, fiksu radon kaj iru ...
- Dankegon!! - viro ekĝojis, - sed kiel vi elpensis tio???
- Nu, ni estas frenezuloj, sed ne malsaĝaĉuloj.
sergejm (Mostra el perfil) 11 de gener de 2021 19.08.45
Paciento: Sed mi estas viro...
Doktoro: Por helmitoj ĉi tiobestas tutegale.
StefKo (Mostra el perfil) 13 de gener de 2021 8.32.42
La afero okazas en la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento. Unu judo el malgranda ŝtetl veturis al Varsovio. Post reveno li rakontas pri strangaĵoj, kiujn li vidis tie:
– Mi ekkonis judon, kiu kreskis en jeŝivo kaj scipovas reciti parkere longajn fragmentojn de Talmudo. Mi ekkonis judon kiu estas ateisto. Mi ekkonis judon kiu estas proprulo de granda vestvestejo kaj kiu dungas multajn komizojn. Kaj mi ekkonis judon kiu estas fanatika komunisto.
– Kaj kia strangaĵo tio estas? – demandas la amiko. – Varsovio estas granda urbo. Tie certe estas ĉirkaŭ miliono da judoj.
– Vi nenion komprenas – respondas la reveninto. – Tio estis la sama judo!
----------------------------
ŝtetl - urbeto
jeŝivo - juda religia porvira lernejo
sergejm (Mostra el perfil) 14 de gener de 2021 5.47.24
Dum kuirado ilin formanĝis ĉiujn terpomojn