Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-26 18:33:45

Ĉu vi rimarkis, ke Dio kaŝis Sian nomon kiam li inspiris nian Majstron pri esperanta alfabeto?

Skribu ĝin en 4x7 tabelon, kaj legu la komencon de la kvina kolumno...

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-februaro-28 05:25:48

En Odeso, ĉe la stacidomo laŭ la perono, viro iras kaj murmuras monotone:
- Gazetoj, revuoj, erotikaĵo, horoskopoj, anekdotoj...
Aĉetanto donas ĉifitan hrivnon:
- Bonvolu anekdotojn.
Viro rigardas la hrivnon tra la lumo, kaŝas ĝin en poŝon kaj diras:
- Do, aŭskultu min - Viro revenas de laborvojaĝo...
La ŝokita aĉetanto pensas:
"Estas bone, ke mi ne prenis erotikaĵon..."

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-28 11:32:21

"hrivno" ne troveblas en PIV. Mi bedaŭrinde ne komprenis la ŝercon.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-28 13:25:32

hrivno estas valuto de Ukrainio, kie situas Odeso.
Aĉetanto supozis ke li ricevos libreton kun anektotoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-28 15:49:51

EO-artikolo pri ukrajna hrivno haveblas en Vikipedio:
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Ukraina_hrivno
----------
Идут по улице два подвыпивших приятеля, доллар и фунт стерлингов. Навстречу им дефилирует молодая, красивая и изящная купюра. Доллар:
— Давай с ней познакомимся и вступим в интимный контакт!
Фунт:
— Ты что, рехнулся? Это же украинская гривна! От неё можно инфляцию подцепить!
----------
Two tipsy friends, a dollar and a pound sterling, are walking down the street. A young, beautiful and graceful banknote defiles towards them.
Dollar:
"Let's get to know her for intimate connection!"
Pound:
"Are you crazy? This is an Ukrainian hryvnia! We can catch inflation from her!"
----------
Du ebrietaj amikoj, dolaro kaj pundo, promenas laŭstrate. Renkonte al ili defilas juna, bela kaj gracia monbileto.
Dolaro:
— Ni konatiĝu kun ŝi por intima kontakto!
Pundo:
— Ĉu vi freneziĝis? Tio estas ja ukrajna hrivno! Eblas infektiĝi per inflacio de ŝi!

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-01 12:09:40

El malnovaj ŝercoj pri milicistoj (1)

Mira milicisto

Milicisto staras sur ponto, ĵetas kvadratajn trotuarajn slabojn en la akvon kaj miras: „mi ĵetas la slabojn kvadratajn, tamen la ondoj estas rondaj!”

----------------------
milico – malnova organo de la ŝtata potenco en Pollando, nun – la polico. Estis multaj ŝercoj pri milicistoj

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-marto-01 13:44:02

Ekzistas tamen opinio, ke milicistoj de la socialisma epoko (kaj polaj, kaj sovetiaj, kaj alilandaj) estis pli inteligentaj ol nuntempaj policistoj en la post-socialismaj ŝtatoj.
==========
Jen pli freŝa pola ŝerco pri policistoj:

Do płaczącego w parku policjanta podchodzi mężczyzna i pyta:
- Dlaczego pan płacze?
- Zgubił się mój pies patrolowy.
- Proszę się nie martwić. Na pewno odnajdzie drogę do komisariatu!
- On tak. Ale ja?
----------
A man comes up to a crying policeman in the park and asks:
"Why are you crying?"
"My patrol dog is lost."
"Oh, don't worry. The dog will definitely find its way to the police station!"
"Well, it'll certainly do it... But what about me?"
----------
Iu homo proksimiĝas en parko al ploranta policisto kaj demandas lin:
— Kial vi ploras?
— Mia patrola hundo perdiĝis.
— Ho, ne zorgu, perfavore. Ĝi certe trovos sian vojon al la policejo!
— Jes, ĝi trovos. Sed kion faru mi?

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-02 13:10:49

Veo al ni!

La ĉina koronoviruso – kiel ĉio ĉina – ne daŭris longe. Nun regas la angla koronoviruso. Se ĝi regas tiel longe kiel la reĝino Elizabeto la dua – ni pereos!

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-02 17:27:52

Blondulino ne povis solvi taskon pri brasiko, kapro kaj lupo ĝis kiam oni ne eksplikis, ke brasiko estas ne usona mono, sed vegetaĵo, kiun ŝatas kaproj.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-03 11:43:35

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro