Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-07 19:19:08

Du virinoj kaj unu viro ludas tabloludon.
Unu virino havas flavajn ungojn kaj elektis flavajn pecojn.
La dua virino havas bluajn ungojn kaj elektis bluajn pecojn.
Oni demandas la viron: Kial vi ne pentris viajn ungojn en koloron de viaj pecoj?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-majo-08 06:37:19

A worldwide survey was conducted by the UN. The only question asked was: "Would you please give your honest opinion about solutions to the food shortage in the rest of the world?"
The survey was a huge failure.
In Africa they didn't know what "food" meant. In Eastern Europe they didn't know what "honest" meant. In Western Europe they didn't know what "shortage" meant. In China they didn't know what "opinion" meant. In the Middle East they didn't know what "solution" meant. In South America they didn't know what "please" meant. And in the USA they didn't know what "the rest of the world" meant.
----------
ООН провела всемирный опрос, при котором задавался единственный вопрос: "Выскажите, пожалуйста, своё честное мнение о решении проблемы нехватки продовольствия в остальном мире?"
Данный опрос оказался совершенно провальным.
В Африке не знают, что такое "продовольствие". В Восточной Европе не знают, что значит "честный". В Западной Европе не знают, что такое "нехватка". В Китае не знают, что значит "мнение". На Ближнем Востоке не знают, что значит "решение". В Южной Америке не знают, что такое "пожалуйста". А в США не знают, что такое "остальной мир".
----------
UN kondukis tutmondan enketon kun unusola demando: "Eldiru, bonvole, vian honestan opinion pri solvo de l' problemo de provianta manko en la cetera mondo?"
Ĉi-enketo absolute fiaskis.
En Afriko oni ne scias, kion signifas "provianto". En Orienta Eŭropo oni ne scias, kion signifas "honesta". En Okcidenta Eŭropo oni ne scias, kion signifas "manko". En Ĉinio oni ne scias, kion signifas "opinio". En Mezoriento oni ne scias, kion signifas "solvo". En Sudameriko oni ne scias, kion signifas "bonvole". Kaj en Usono oni ne scias, kion signifas "la cetera mondo".

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-08 10:34:17

Mi ne estas usonano, sed ne scias kio estas "cetera mondo". Ĉu temas pri landoj kiuj ne aliĝis al UNO, kiel Kosovo? "cetera" implicas semantikan komplementon: rilate al kio? La parto de la mondo kiu ne apartenas al kio?

Tamen, la ŝerco estas amuza, kaj la siglo ROW (rest of the world) estas ofte uzata de usonanoj por indiki ĉio, kio ne estas usona. Ĉu estas usonano, kiu elpensis tiun ŝercon?

Triste, nur Barato - kiu nun plie travivas tragike la epidemion - povas havi honestan opinion pri tiu problemo.

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-09 00:48:42

Privatan proprietaĵon inventis ne kapitalistoj: ajna birdo havas senton de privata proprietaĵo al ovoj. Krom kukolo: ĝi estis la unua komunisto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-09 11:01:40

La birdo protektas siajn ovojn - ĝi ne ekspluatas ilin.

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-09 16:17:25

Temas pri propraĵo, ne pri ekpluatado. Mi trovis ĉi ŝercon en komentoj al unu jutuba video.

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-11 04:10:16

Oni arestis ĉukĉon pro ŝtelado de oro.
Enketisto demandas:
- Kie vi kaŝis oron? Se vi ne diros, ni pafmortigos vin!
Tradukisto tradukis.
- Mi kaŝis ĝin sub jarango, - respondis la ĉukĉo.
- Li diras "Mi ne diros, pafu!" - tradukis la tradukisto.

StefKo (Montri la profilon) 2021-majo-18 07:03:21

Kurioza adiaŭo (malnova juda ŝerco)

– Kio estas tio, sinjoro Khon, kion vi povas fari kaj mi ne povas, por nenia prezo?
– Hm, mi ne scias…
– Vi, sinjoro, povas kisi min en la pugon.

PS.
La diraĵo “Kisu min en la pugon” aŭ "Vi povas kisi min en la pugon" – en Pollando tiel diras unu homo al alia, malŝata, de kiu li dependis ĝis nun kaj nun li ĉesis dependi. Tiel la homo esprimas sian neglekton, malestimon, ignoron. Kaj en viaj landoj kia estas la diraĵo?

La pola, judadevena, poeto Julian Tuwim (legu: juljan tuvim) skribis versaĵon pri tio kaj aktoroj de varsovia Teatro Roma kantas la kanzonon
Całujcie mnie wszyscy w dupę (legu, pli malpli: caŭujcje mnje wŝisci vdupe) - "Kisu min, vi ĉiuj, en la pugon"

https://www.youtube.com/watch?v=EdmZYu9Lths

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-18 18:36:08

Ekzameno pri fiziko.
Eniras la unua studento.
Ekzamenanto: Kio estas pli granda, rapideco de lumo aŭ rapideco de sono?
S1: Rapideco de lumo.
E: Argumentu!
S1: Kiam mi enŝaltas radion, dekomence eklumas lampeto, poste aperas sono.
E: Du! Venu al reekzameniĝo!
Eniras la dua studento. La sama demando.
S2: Rapideco de sono.
E: Argumentu!
S2: Kiam mi enŝaltas televidilon, dekomence aperas sono, poste bildo.
E: Du! Venu al reekzameniĝo!
Eniras la tria studento. La ekzamenanto decidas simpligi la demandon.
E: Se vi staras ĉe la rivera bordo kaj sur la alia bordo pafas kanono, koi okazas pli frue: vi aŭskultos sono de la pafo aŭ vi ekvidos la ekbrilon?
S3: Certe, mi ekvidos la ekbrilon.
E: Kial? Argumentu!
S3: Miaj okuloj estas pli proksime al la kanono, ol la oreloj!

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-24 14:53:46

- Nia tekkomputilo komencis ofte pendadi (зависать). Mi proponas reĵeti ĝin al fabrikaj agordoj (сбросить до заводских настроек, reset to factory settings)!
- Ĵeti la tekkomputilon de la oka etaĝo estus pli interese!

Reen al la supro