إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Ŝercoj

من StefKo, 17 مارس، 2020

المشاركات: 501

لغة: Esperanto

StefKo (عرض الملف الشخصي) 12 يونيو، 2021 6:44:07 ص

Konfeso ebrie

Du forte ebriaj viroj estas drinkeje. Subite eniras du virinoj.
Unu el viroj diras:
– Rigardu, Karol, tiu blondulino estas mia edzino kaj la brunulino estas mia amatino…
– Ho... Kaj ĉe mi estas kontraŭe... – murmuras Karol.

sergejm (عرض الملف الشخصي) 13 يونيو، 2021 8:38:19 م

Kiam oni rompas leĝon de naturo, tio nomiĝas mirindaĵo.
Kiam oni rompas homan leĝon, tio nomiĝas krimo.

sergejm (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2021 4:43:48 م

Urseto Pu (Winnie the Pooh, Винни Пух) venas al dometo kun literoj "М" kaj "Ж" (angle tiuj estus "M"(male) kaj "F"(female) - kiuj estus Esperante?).
- Ĉi tiu "Ж" ne estas hazarda! (En rusa animacia filmo pri Pu "Ж" ("Ĵ") estis sono produktanta de abioj).
Kaj vere, se Pu venos en la pordon kun "Ж", li ricevos ion simila, kio li ricevis kiam grimpis en kavon kun abioj.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2021 8:15:32 م

Mi ne bone komprenis la ŝercon. Kiel rilatas literoj kun tiuj arboj kaj la urseto?

sergejm (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2021 9:34:05 م

Dometo kun "М" kaj "Ж" ("Ĵ") estas necesejo, unu flanko por viroj, la alia por virinoj.
En rusa animacia filmeto pri Vini Pu li volas ŝteli mielon de abioj, loĝantaj en kavo de alta arbo. La abioj diras "ĵ-ĵ-ĵ" kiam la urseto alproksimiĝas al ilia loĝejo kaj li diras: "Ĉi tiu 'ĵ-ĵ-ĵ' ne estas hazarda"

nornen (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2021 9:49:18 م

Interese, ke abeloj el malsamaj landoj parolas malsamajn lingvojn. Ŝajnas, ke dum rusaj abeloj fara Жжжжжжж, iliaj gvatemalaj fratinoj faras Ззззззз.

sergejm (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2021 4:40:47 ص

En hispana lingvo mankas sono 'ĵ', do oni antstataŭas ĝin per 'z' - sed tiu sono aperas nur en intervokala 's' - do kiel oni skribas sonon de abioj?
En latinamerika hispana tamen sono 'ĵ' ĉeestas, tiel oni legas 'y'.

Podoto365 (عرض الملف الشخصي) 2 يوليو، 2021 2:36:56 ص

Tri masonistoj feriis kaj decidis viziti la Maron, finfine ili estis el la interno kaj neniam vidis la marbordon.
Surprizitaj kaj mirigitaj, ambaŭ decidis ekkrii:
- Kiom da akvo! - La unua diris.
La aliaj respondoj:
- Kiom da sablo! - Ekkrias la dua.
Malice, la triaj komentoj:
- Mi foriras! Ĉar tia, kia vi estas, se iu alportas cementon, vi igos min labori!

sergejm (عرض الملف الشخصي) 3 يوليو، 2021 9:22:01 م

Anotacio al fantastika romano:
Pere de novaj teknologioj oni kreis sur la Tero veran Paradizon. Sed poste oni decidis, ke necesas krei ankaŭ Infernon.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 5 يوليو، 2021 7:15:07 م

Viro en kuracejo

Viro veturis al kuracejo. Estrino de la kuracejo bonvenigas lin per la vortoj:
– Ni bonvenigas vin, sinjoro! Vi sentos vin ĉe ni kiel en via hejmo!
– Kaj mi ĵus pensis ke fine mi ripozos… – murmuris malkontente la viro.

عودة للاعلى