Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-junio-12 06:44:07

Konfeso ebrie

Du forte ebriaj viroj estas drinkeje. Subite eniras du virinoj.
Unu el viroj diras:
– Rigardu, Karol, tiu blondulino estas mia edzino kaj la brunulino estas mia amatino…
– Ho... Kaj ĉe mi estas kontraŭe... – murmuras Karol.

sergejm (Montri la profilon) 2021-junio-13 20:38:19

Kiam oni rompas leĝon de naturo, tio nomiĝas mirindaĵo.
Kiam oni rompas homan leĝon, tio nomiĝas krimo.

sergejm (Montri la profilon) 2021-junio-23 16:43:48

Urseto Pu (Winnie the Pooh, Винни Пух) venas al dometo kun literoj "М" kaj "Ж" (angle tiuj estus "M"(male) kaj "F"(female) - kiuj estus Esperante?).
- Ĉi tiu "Ж" ne estas hazarda! (En rusa animacia filmo pri Pu "Ж" ("Ĵ") estis sono produktanta de abioj).
Kaj vere, se Pu venos en la pordon kun "Ж", li ricevos ion simila, kio li ricevis kiam grimpis en kavon kun abioj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-junio-23 20:15:32

Mi ne bone komprenis la ŝercon. Kiel rilatas literoj kun tiuj arboj kaj la urseto?

sergejm (Montri la profilon) 2021-junio-23 21:34:05

Dometo kun "М" kaj "Ж" ("Ĵ") estas necesejo, unu flanko por viroj, la alia por virinoj.
En rusa animacia filmeto pri Vini Pu li volas ŝteli mielon de abioj, loĝantaj en kavo de alta arbo. La abioj diras "ĵ-ĵ-ĵ" kiam la urseto alproksimiĝas al ilia loĝejo kaj li diras: "Ĉi tiu 'ĵ-ĵ-ĵ' ne estas hazarda"

nornen (Montri la profilon) 2021-junio-23 21:49:18

Interese, ke abeloj el malsamaj landoj parolas malsamajn lingvojn. Ŝajnas, ke dum rusaj abeloj fara Жжжжжжж, iliaj gvatemalaj fratinoj faras Ззззззз.

sergejm (Montri la profilon) 2021-junio-24 04:40:47

En hispana lingvo mankas sono 'ĵ', do oni antstataŭas ĝin per 'z' - sed tiu sono aperas nur en intervokala 's' - do kiel oni skribas sonon de abioj?
En latinamerika hispana tamen sono 'ĵ' ĉeestas, tiel oni legas 'y'.

Podoto365 (Montri la profilon) 2021-julio-02 02:36:56

Tri masonistoj feriis kaj decidis viziti la Maron, finfine ili estis el la interno kaj neniam vidis la marbordon.
Surprizitaj kaj mirigitaj, ambaŭ decidis ekkrii:
- Kiom da akvo! - La unua diris.
La aliaj respondoj:
- Kiom da sablo! - Ekkrias la dua.
Malice, la triaj komentoj:
- Mi foriras! Ĉar tia, kia vi estas, se iu alportas cementon, vi igos min labori!

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-03 21:22:01

Anotacio al fantastika romano:
Pere de novaj teknologioj oni kreis sur la Tero veran Paradizon. Sed poste oni decidis, ke necesas krei ankaŭ Infernon.

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-05 19:15:07

Viro en kuracejo

Viro veturis al kuracejo. Estrino de la kuracejo bonvenigas lin per la vortoj:
– Ni bonvenigas vin, sinjoro! Vi sentos vin ĉe ni kiel en via hejmo!
– Kaj mi ĵus pensis ke fine mi ripozos… – murmuris malkontente la viro.

Reen al la supro