Al la enhavo

Nia movado

de diogotux, 2008-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-10 11:41:35

horsto:ĉu mi mem eraras?
Se vi diras:
en neniu lando ...
vi klare diras ion pri ĉiu lando, ĉu ne?
Via eraro estas logika. Imagu ke grupo de LKK alvenas al kongresejo por organizi ĉambrojn, kaj la pordo estas fermita. La grupoestro diras, 'Ve, ŝajnas ke neniu el ni havas ŝlosilon!'

Se li ĝustas, neniu el la grupo havas ŝlosilon. Sed se ne, tio ne implicas ke ĉiuj havas ŝlosilojn. Necesas nur ke almenaŭ unu el li havas ŝlosilon.

Simile, se ne estas ĝuste ke, en neniu lando Esperanto abundas, tio implicas ke ĝi abundas en almenaŭ unu lando. Sed ne necesas ke ĝi abundas en ĉiuj landoj.

Ĉu pli klare?

Martinbr (Montri la profilon) 2008-septembro-03 18:39:30

Jes, oni povas kritiki kelkajn aspektojn de la Esperanto-komunumo. Ekzemple tio, ke tro ofte, forumaj diskutoj pri iu temo iam iĝas senfinaj diskutoj pri iu lingva eraro en iu antaŭa mesaĝo. okulumo.gif

Amike,
Martin

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-04 08:42:25

Kutime mi ne ŝatas kiam oni parolas pri esperantoparolantoj kiel se ili estus unu homo.

Kelkaj estas fermitaj, kelkaj estas malfermitaj. Estas mutege da kialoj por lerni esperanton kaj multe da vojoj laŭ kiuj oni povas iĝi esperantisto.

Laŭ mi la esperantista komunumo estas nur bunta komunumo internacia, kiu uzas komunan lingvon kaj respegulas iomete la veran mondon. Inter ili estas revemuloj, vojaĝemuloj, lingvemuloj, internaciuloj, sennaciuloj, dekstruloj, maldekstruloj, finvenkistoj, raŭmistoj, ktp.

Esperantistoj estas kutime scivolemaj, interesiĝemaj (kaj do interesaj) kaj ne batalemaj. Krom tio ili vere malsimilas unu de la alia, kaj laŭ mi feliĉe.

Esperanto estas nur lingvo laŭ mi. Tre bona ilo, kiu ebligas multon kaj provizas al ties parolantoj multon.

Kaj la problemo pri disputoj en forumoj ekzistas en ĉiuj lingvoj. okulumo.gif

Ĉio-ĉi estis nur mia vidpunkto.

loewenherz (Montri la profilon) 2008-septembro-19 07:09:51

Estas interesa, ke konstatiĝis, ke la numero de esperantoparolantoj (esperantanoj ?) en azio aŭ afriko ne abundas senrigarde la historio de nia lingvo.

Ĝi ekekzistis antaŭ 121 jaroj en Eŭropo kaj ĉar ĝi devenis tie ĝi ĉefe kreskis tie. Ankaŭ nuntempe por multe da homoj ne estas ĉiutaga afero viziti aliajn kontinentojn aŭ komuniki kun homoj tie loĝantaj. Antaŭe - sen radio (pli juna ol Esperanto), telefono aŭ interreto - estis pli malfacile plivastigi la lingvon, ĉar la mondo estis ne kiel internacia kiel nun.

La numero de parolantoj en tio aŭ tio loko ne signifas, nur signifas, ke ĉie esperanto estas kreskanta kaj kreskonta lingvo.

prahomo (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 21:14:50

loewenherz:Estas interesa, ke konstatiĝis, ke la numero de esperantoparolantoj (esperantanoj ?) en azio aŭ afriko ne abundas senrigarde la historio de nia lingvo.

Ĝi ekekzistis antaŭ 121 jaroj en Eŭropo kaj ĉar ĝi devenis tie ĝi ĉefe kreskis tie. Ankaŭ nuntempe por multe da homoj ne estas ĉiutaga afero viziti aliajn kontinentojn aŭ komuniki kun homoj tie loĝantaj. Antaŭe - sen radio (pli juna ol Esperanto), telefono aŭ interreto - estis pli malfacile plivastigi la lingvon, ĉar la mondo estis ne kiel internacia kiel nun.

La numero de parolantoj en tio aŭ tio loko ne signifas, nur signifas, ke ĉie esperanto estas kreskanta kaj kreskonta lingvo.
gne ?

mkj1887 (Montri la profilon) 2015-marto-04 02:58:05

Terurĉjo:Unue, ne eblas ellerni ĉiujn lingvojn, eĉ vi tutanime tion deziras.
Due, nun Esperanto ne estas la lingvo internacia. Tio estis neatingebla revo de la iniciatinto, sed realeco estas alia.
Esperanto estas nur helpa artefarita lingvo.
La lingvon uzas tiuj, kiuj volas sufiĉe facile kaj senprobleme komunikiĝi kun homoj de aliaj landoj, lingvoj kaj kulturoj.
Ne atendu miraklojn de Esperanto kaj ne postulu ion nekredeblan.

Ĉu Esperanto interesigis vin, ĉu ĝi almenaŭ iomete plaĉas al vi? Do, uzu ĝin por interkomunikiĝi kaj ĝui la interrilatojn.
>> La lingvon uzas tiuj, kiuj volas sufiĉe facile kaj senprobleme komunikiĝi kun homoj de aliaj landoj, lingvoj kaj kulturoj.

Jes, sed nun la lingvon povas uzi tiuj, kiuj volas lerni la anglan, per The English Engine (www.the-english-engine.com), en kiu Esperanto uziĝas en la fono.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aprilo-27 23:34:17

Laŭ mi Esperanto estas la solvo por la grava problemo de la komunikado inter la nacioj. kial ne lerni ĝin?

Reen al la supro