Kiel kuraĝigi kaj instigi por diskuti ĉi tie novajn lernuanojn?
од StefKo, 29. март 2020.
Поруке: 6
Језик: Esperanto
StefKo (Погледати профил) 29. март 2020. 19.59.30
„
Mi salutas vin, samideanoj! Mi estas 18-jaraĝa rusa junulo. Mi nomiĝas Ivan. Mi loĝas en Moskvo. Mi estas komencanta esperantisto sed mi volas pli bone ekkoni tiun interesan lingvon por diskuti kaj korespondi kun samideanoj el la tuta mondo. Mi volus eĉ akiri esperantajn amikojn!
Ĉar tio estas mia unua poŝtaĵo, kaj mi estas komencanto, mi petas vin korekti mian enskribaĵon kaj ekskribi ion ajn al mi.
Dankon!
„
PS. En la titolo de la fadeno estas erraro - devas esti "lernuanojn" kaj ne "lenuanojn"!
Urho (Погледати профил) 30. март 2020. 07.12.35
StefKo:PS. En la titolo de la fadeno estas erraro - devas esti "lernuanojn" kaj ne "lenuanojn"!Eta parentezo: Miakomprene, vi (kiel kreinto de la fadeno) povas korekti la titolon.
Jxusteno (Погледати профил) 30. март 2020. 09.03.28
Порука је сакривена.
Jxusteno (Погледати профил) 30. март 2020. 09.09.19
1) tuŝeti la supran "Pri la paĝaro";
2) post kiam montriĝis la malgrandigit-aspekta fadeno, tuŝeti la dekstrosupran tristrian kvadrateton
3) Tuŝeti "Redakti";
4) Korekti la fadennomon en la kampo "Temo";
5) Tuŝeti "Konservi";
6) Ĝoji la korekton.
StefKo (Погледати профил) 30. март 2020. 09.51.46
Siaflanke okazas ke fari eraron ankaŭ estas bona metodo por instigi aliajn al parolo.
Zam_franca (Погледати профил) 30. март 2020. 12.22.23