Al contingut

"La kontraŭriismo malfeliĉigas"

de Jxusteno, 8 d’abril de 2020

Missatges: 84

Llengua: Esperanto

Jxusteno (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 7.17.18

Frano (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 7.20.28

Jxusteno:Antaŭparolo de la Fundamento:
" ... ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj"
Plaĉas al mi privataj ideoj de Zamenhof.

Jxusteno (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 7.37.35

Frano:
Jxusteno:Antaŭparolo de la Fundamento:
" ... ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj"
Plaĉas al mi privatajn ideojn de Zamenhof.
"ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem"

Frano (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 7.48.24

Jxusteno:Bonvolu ne nomi Ludovikon Zamenhofon "majstro"!
Edmond Privat:
“en tia perdita malproksima loko (t.e. Siberio) la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el siaj plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro Zamenhof pro kormalsano (14 aprilo 1917):

La famon ne brue,

Nur poste malfrue,

Simile al eĥo de mortkrio

Mallonga sciigo alportis:

“la Majstro mortis.”

Tiu mallonga sciigo trafis iam kaj plorigis homojn en ĉiuj plej malproksimaj anguloj de la mondo. Jam delonge ili aŭdis nenion pri la movado. Ĉu ĝi vivas ankoraŭ? Ĉu ne? Ĉu dronis ankaŭ tiu nobla espero de l’ homaro sub la malhelaj ondegoj de l’ buĉa teruro? Jen mortis la fondinto, la insipranto de miloj. Kio estos post li?”
Jes, incitas kiam oni nomas vin tiel. Sed por e-istoj Z estis, estas kaj estos Majstro. Por ĉiam.

Frano (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 7.53.04

Jxusteno:
Frano:
Jxusteno:Antaŭparolo de la Fundamento:
" ... ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj"
Plaĉas al mi privatajn ideojn de Zamenhof.
"ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem"
Plaĉas al mi ankaŭ iuj el malbonaj privataj ideoj de Zamenhof.

Jxusteno (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 8.02.05

Ludoviko Zamenhofo:
Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu “majstro”

Jxusteno (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 8.08.33

Frano:
Jxusteno:
Frano:
Jxusteno:Antaŭparolo de la Fundamento:
" ... ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj"
Plaĉas al mi privatajn ideojn de Zamenhof.
"ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem"
Plaĉas al mi ankaŭ iuj el malbonaj privataj ideoj de Zamenhof.
Ludoviko Zamenhofo ŝajnas esti neniam uzinta la pronomon ĝi en senco alia ol postulata de la Fundamento. Kaj eĉ en la lingva respondo ri, laŭ mia impreso, multe pli malkonsilas malĝustan uzadon de ĝi ol „aprobis”.

Koro_Kokoro (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 15.09.58

Frano:(Sed en okazo kiam skribanto pensas ke "nur stulta, aroganta viro povus krei tiun ideaĉon" tiam "lian" estus pli taŭga ol "ĝian" okulumo.gif )
Kio estis interesa respondo kaj ideo, sed ne estas efektiva respondo al mia demando.

Mi legis la profilo de Zam kaj mi legis ke ĝi estas viro. Ĝi estas eŭropema esperantisto kaj ĝi parolas apaud esperanto (kompreneble) la lingvojn francan, anglan kaj kastilan. Ankau ĝi bonvolas, se ĝiaj frazoj estas eraraj, bonvolu diri tion al ĝi.*

Ĉu tio ne estas malrespekta?

*Mi povis ankaŭ aldoni, ke laŭ mi ĝi ŝajnas simpatian, sed tiukaze oni ne foje scias, ĉu oni opinias aŭ la personon aŭ la tekston. Unu lingva problemo, kiu pri neduumaj ekzistas ja fundamente.

Unu mallonga rakonto:

En la trinkejo «Flava Bluso» sidas la mediteman neduum-pianiston kun pal-roza gard-ĉapelo, kaj ni estu honestaj, ĝi estas tre atrakcia.
La pal-rozo ĵus estiĝis satan ĉeriz-ruĝon.

(Pli frue pal-roza nun ĉeriz-ruĝoa) gard-ĉapelo: “Ho, dankon! Kio estas tre dolĉa. ”
Rakontanto: “Do.. vidu, esti sincera, mi ne volis paroli pri vi... ”

La flavo de atmosfero miksas sin kun hont-roĝo.
La trinkejo nun «Oranĝa Bluso»: “Ĉu vi parolas al mi.. sed... mi estas unu trinkejo kaj vi..”
Rakontanto: “Ha, estas indiferenta...”
La trinkejo nun «Oranĝa Bluso»: “Ho…”

La meditema neduum-pianisto pagas la trinkejan serviston kaj lasas la rakontanton sola kun ĝia rakonto.

Felis'.

Zam_franca (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 15.25.12

Mi preferus "li", sed "ĝi" funkcias, kaj plie "ĝi" estas tute senerara gramatike, zamenhofalingve.

Pli simple estas aldoni nur etan pronomon por paroli pri neduumuloj, t.e. "ri", kaj post tio finiĝas tiu kolerigema debataĉo.

Koro_Kokoro (Mostra el perfil) 11 d’abril de 2020 15.57.26

Zam_franca:Mi preferus "li", sed "ĝi" funkcias, kaj plie "ĝi" estas tute senerara gramatike, zamenhofalingve.
Jes, havi la ebleco por preferi estas bona, mi pensis.
Mi kredas esti ne nur unu demando de senerara gramatiko.

Zam_franca:Pli simple estas aldoni nur etan pronomon por paroli pri neduumuloj, t.e. "ri", kaj post tio finiĝas tiu kolerigema debataĉo.
Pardonon mi lassis kun-ekbruligi min, sed mi ne estas kolerigema.
Eble iam kaj iam mi debatas iom drakone, sed vere mia sentenas afabla.. ;~)

Kaj vere mi respetas vin, Zam. Mi ŝatas vian sentenon kiu mi legis ĝis nun.

Felis'.

Tornar a dalt