去目錄頁

Ĉu vi havas animalojn ?

LM59650, 2020年4月22日

讯息: 1

语言: Esperanto

LM59650 (显示个人资料) 2020年4月22日上午9:02:35

Mi havas akvariojn.

- volumo = 54 l
Populacio : unu Betta Splendens
Betta Splendens estas eta tropika fiŝo (ĉirkaŭ 4 cm), kiu originas de Tajlando.
Fakte, Betta Splendens estas nacia emblemo de Tajlando, kaj bredo de tiu fiŝo estas grava aktiveco en Tajlando.
Sovaĝa Betta Splendens vivas en rizejoj kaj en lagetoj, en malvigla akvo.

- volumo = 200 l, longo = 1 m
Populacio : ĉirkaŭ 30 Danio Rerio
Danio Rerio estas ankaŭ azia fiŝo, kiu originas de Barato.
Sovaĝa Danio Rerio vivas en riveroj kaj en riveregoj kiel la Gango.

Kaj vi ? Ĉu vi havas animalojn ?
Kato, hundo, ĉevalo, birdoj, fiŝoj, aliaj ?

回到上端