目次へ

'DSA'

Zam_franca,2020年5月29日の

メッセージ: 1

言語: Esperanto

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年5月29日 22:00:20

DSA:

Malam', mal-lum', fiec',
Ŝprucas el lia buŝ' vaste
Kiam droniĝas la bonec'.
La divido, apogea, ĉu vere?
Ve! Ja ĝi grandiĝas,
Kaj baldaŭ sanĝiĝas.
La flago, la juro,
Kaj la libereco!
Estas valoroj ŝajne unutempaj.
Ve!
La divido, apogea, ĉu vere?
Kiam droniĝas la bonec',
Ŝprucas el lia buŝ' vaste
Malam', mal-lum', fiec'.
La Zeŭsa simbolo nun nur historias.
Meduza haro nun ja pli taŭgas.
Mortis la verec', mortis la unuec',
Kaj sekvas la liberec'!
Malam', mal-lum', fiec',
Ŝprucas el lia buŝ' vaste
Kiam droniĝas la bonec'!

先頭にもどる