Sisu juurde

La 35-a de majo

kelle poolt Zam_franca, 3. juuni 2020

Postitused: 8

Keel: Esperanto

Zam_franca (Näita profiili) 3. juuni 2020 18:42.26

Antaŭ 31 jaroj okazis por-liberecaj protestoj en la placo Tjan'anmen, en Pekino. Sed por ĉesigi tiujn protestojn, la militistaro venis kaj okazis masmortigo, kun miloj da senkulpaj viktimoj.

Jen la vikipedia artikolo en Esperanto pri tiu evento, scianta, ke ne ĉiuj forumanoj povas uzi simpla-maniere vikipedion, pro cenzuro:
"De la 15-a de aprilo ĝis la 4-an de junio 1989 okazis manifestaciado de studentoj, laboristoj, kaj intelektuloj en la placo Tian An Men de Pekino, Ĉinio. En la fino la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonis perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadis la Placo Tian An Men helpe de tankoj, terurigante kaj mortigante: oni kalkulas ĝis 2600 mortintojn kaj 10 000 vunditojn en nura semajnfino. (La ĉina registaro oficiale diras, ke nur kelkcent pereis.)

Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo. Dum kaj post la manifestacioj, la ĉina registaro arestis kaj fojfoje mortpunis multajn organizantojn."

La ĉina registaro malpermesigas memori tiun masmortigon. La dato de tiu eventaĉo estas la 4-a de junio. Sed por tamen elvoki ĝin sen esti silentigita de la cenzuro interrete, kelkaj ĉinoj ekuzis la daton "35-a de majo".

Sur la bildo miaprofile (skribinte tiun mesaĝon - mi denove ŝanĝos ĝin. Se vi volas vidi tiun bildon pere de mia profilo, simple demandu al mi- noto de la 4-a de junio, je la oka horo kaj kvardek kvar minutoj, Francuja-hore) oni povas vidi homon starantan brave antaŭ tanko por protesti kontraŭ la uzado de perforto. Tiu foto estas famega ekster Ĉinujo.

Tiu masmortigo ne devas esti forgesita. Aŭ senkulpuloj mortus tute senkiale. Aŭ nova masmortigo reokazos.

Zam_franca (Näita profiili) 3. juuni 2020 18:44.59

Poemeto:
La 35-a de majo
Ĉiujare, homoj silente
pensas pri tiu tag’.
Aliaj povas parole
elvoki tiun masakron.
Ĉar ja, la sanga lag’
ne estas forgesita.
Homoj memoras, kun aŭ sen son’
la eventojn de tiu tag’ aĉa.
Denove mortis la liberec-batalantoj,
denove kuŝis surstrate kadavroj,
senkulpaj.
Malgraŭ fi-klopodoj,
ili ne estis, kaj ne estos,
forgesitaj ĉi-tere.
Eterne, liberecon enkorpigante,
homo staranta nin diros:
“eble vi ne vivis tiutage,
eble vi ne aŭdis pri ĝi sufiĉe.
Sed la aŭro liberema,
kiu naskiĝis tiumomente,
eterne brilos, dirante:
«feniksas la ideoj liberaj
jen la pruvo,
la 35-a de maj’»”

IgorSokoloff (Näita profiili) 4. juuni 2020 16:25.53

Estus ankaŭ interese ekscii opinion de nia brava liberasto Zamčik pri pli aktualaj eventoj – nunaj protesoj en Usono kaj Eŭropo...

Altebrilas (Näita profiili) 5. juuni 2020 10:43.52

En demokratiaj landoj, homoj rajtas protesti. Dezirinde, ke polico estu respektinda kaj respektata. Se oni toleras ies fiagojn, tio malhelpas la laboron de ties kolegoj.

Zam_franca (Näita profiili) 4. juuni 2021 5:25.09

Ni neniam forgesu kaj forgesos la eventojn de la 4-a de junio 1989. Centoj, eble miloj da ĉinaj studentoj kiuj protestis en la placo Tian An Men por pli demokratia Ĉinujo kaj malpli da koruptado estis masakritaj de la ĉina armeo.

Nuntempe la ĉina registaro malpermesas ĉiun enhavon rete kiu priparolas tiun eventon. Ĝuste tial estas nia devo neniam forgesi kion okazis en la placo Tian An Men la 4-an de junio: masakro de protestantoj.

Zam_franca (Näita profiili) 4. juuni 2021 5:29.40

Jen la Esperantlingva vikipedia paĝo pri kio okazis en la placo Tian An Men antaŭ 32 jaroj:
 Protestoj sur placo Tian An Men


De la 15-a de aprilo ĝis la 4-an de junio 1989 okazis manifestaciado de studentoj, laboristoj kaj intelektuloj en la placo Tian An Men de Pekino, Ĉinio. En la fino la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonis perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadis la Placon Tian An Men helpe de tankoj, terurante kaj mortigante: oni kalkulas ĝis 2 600 mortintojn kaj 10 000 vunditojn en nura semajnfino. (La ĉina registaro oficiale diras, ke nur kelkcent pereis.)

Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo. Dum kaj post la manifestacioj, la ĉina registaro arestis kaj fojfoje mortpunis multajn organizantojn.

Zam_franca (Näita profiili) 4. juuni 2021 5:31.01

En mia profila foto: juna protestanto pace kontraŭas tankojn de la ĉina armeo por provi ĉesi la masakron.

IgorSokoloff (Näita profiili) 4. juuni 2021 18:05.13

Ĉi-temo, malgraŭ ties ŝimeco kaj mucideco, estas tamen sufuĉe franda por ĉe-komputilaj politikaj masturbantoj...
Kvankam fakte tiuj protestoj ne estis tiel pacaj kaj mult-viktimaj, kiel imagas nebul-mensaj liberastaj idealistoj subinflue de "mejn-strimaj" okcidentaj informiloj.
Jen alternativa vid-punkto, prezentita en pli modesta kaj pli objektiva usona komunikilo "Greanville Post":
https://www.greanvillepost.com/2019/06/03/tiananme...

Tagasi üles