Al la enhavo

Mesaĝoj al aliaj membroj

de bonfuoco, 2020-junio-15

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

bonfuoco (Montri la profilon) 2020-junio-15 22:00:17

Ĉu eblas sendi mesaĝon al aliaj uzantoj rekte?

Ĉu eblas traserĉi la forumon?

Dankon,

R.

Metsis (Montri la profilon) 2020-junio-16 08:06:54

Bedaŭrinde la retejo malhavas multajn funkciojn. Ne eblas rekte sendi mesaĝojn al aliaj, kaj oni devas uzi Guglon por serĉi, ekz.
      site:lernu.net membroj

bonfuoco (Montri la profilon) 2020-junio-18 00:55:44

Ja bedaŭrinde. La retejo belas, sed ŝajnas esti iom limigita. Dankon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-19 07:30:29

bonfuoco:Ja bedaŭrinde. La retejo belas, sed ŝajnas esti iom limigita. Dankon.
Se vi "aldonas iun kiel amikon", vi povos skribi mesaĝon al tiu, sub via profilo (ne estos privata mesaĝo. Se vi havas plurajn "amikojn", ĉiuj el ili povos vidi tiun mesaĝon).

dmsrk31 (Montri la profilon) 2020-julio-06 17:19:34

Antaŭa versido de Lernu.net, tiam oni povis rekte sendi mesaĝon unu al la alia.
Kaj mi volas revidi pasintajn mesaĝojn kiujn mi interŝanĝis kun geamikoj en Lernu.net.
Tamen ŝajnas ke tute malaperiĝis. Ĉu estis iu averto? Mi ne scias.
Ĉu oni povas akiri tiujn mesaĝojn kiel farita 'Back-up' io tia?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-06 21:34:29

dmsrk31:Antaŭa versido de Lernu.net, tiam oni povis rekte sendi mesaĝon unu al la alia.
Kaj mi volas revidi pasintajn mesaĝojn kiujn mi interŝanĝis kun geamikoj en Lernu.net.
Tamen ŝajnas ke tute malaperiĝis. Ĉu estis iu averto? Mi ne scias.
Ĉu oni povas akiri tiujn mesaĝojn kiel farita 'Back-up' io tia?
La privat-mesaĝ-sendadaj (kiom longa vorto!) eblecoj tute malaperis. Sed vi povas aldoni amikojn en la nuna versio, kaj sendi mesaĝojn al tiu amikaro. Ĉiuj el viaj 'amikoj' vidos ilin.

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 03:09:17

trafis min ``atendita surprizego``, kiam mi trovis la mankon de mesaĝoj privataj. ĝin kaŭzis sendube la paso preter Ret 2.0., pro kio la lastatempe faritaj retpaĝoj ne bonfunkcias. TTT-ejoj malnovaj aranĝis siajn informojn laŭ alklakeblaj ligiloj kaj foliumindaj kategorioj. la ``novnova retpaĝo`` konsistas el unu longa kartuŝo, kies elruliĝo montras ion al neniu. renaskiĝu l` eksa TTT-mondo !!

Reen al la supro