目次へ

Mesaĝoj al aliaj membroj

bonfuoco,2020年6月15日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

bonfuoco (プロフィールを表示) 2020年6月15日 22:00:17

Ĉu eblas sendi mesaĝon al aliaj uzantoj rekte?

Ĉu eblas traserĉi la forumon?

Dankon,

R.

Metsis (プロフィールを表示) 2020年6月16日 8:06:54

Bedaŭrinde la retejo malhavas multajn funkciojn. Ne eblas rekte sendi mesaĝojn al aliaj, kaj oni devas uzi Guglon por serĉi, ekz.
      site:lernu.net membroj

bonfuoco (プロフィールを表示) 2020年6月18日 0:55:44

Ja bedaŭrinde. La retejo belas, sed ŝajnas esti iom limigita. Dankon.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年6月19日 7:30:29

bonfuoco:Ja bedaŭrinde. La retejo belas, sed ŝajnas esti iom limigita. Dankon.
Se vi "aldonas iun kiel amikon", vi povos skribi mesaĝon al tiu, sub via profilo (ne estos privata mesaĝo. Se vi havas plurajn "amikojn", ĉiuj el ili povos vidi tiun mesaĝon).

dmsrk31 (プロフィールを表示) 2020年7月6日 17:19:34

Antaŭa versido de Lernu.net, tiam oni povis rekte sendi mesaĝon unu al la alia.
Kaj mi volas revidi pasintajn mesaĝojn kiujn mi interŝanĝis kun geamikoj en Lernu.net.
Tamen ŝajnas ke tute malaperiĝis. Ĉu estis iu averto? Mi ne scias.
Ĉu oni povas akiri tiujn mesaĝojn kiel farita 'Back-up' io tia?

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年7月6日 21:34:29

dmsrk31:Antaŭa versido de Lernu.net, tiam oni povis rekte sendi mesaĝon unu al la alia.
Kaj mi volas revidi pasintajn mesaĝojn kiujn mi interŝanĝis kun geamikoj en Lernu.net.
Tamen ŝajnas ke tute malaperiĝis. Ĉu estis iu averto? Mi ne scias.
Ĉu oni povas akiri tiujn mesaĝojn kiel farita 'Back-up' io tia?
La privat-mesaĝ-sendadaj (kiom longa vorto!) eblecoj tute malaperis. Sed vi povas aldoni amikojn en la nuna versio, kaj sendi mesaĝojn al tiu amikaro. Ĉiuj el viaj 'amikoj' vidos ilin.

kvarelcentenorvega (プロフィールを表示) 2020年8月17日 3:09:17

trafis min ``atendita surprizego``, kiam mi trovis la mankon de mesaĝoj privataj. ĝin kaŭzis sendube la paso preter Ret 2.0., pro kio la lastatempe faritaj retpaĝoj ne bonfunkcias. TTT-ejoj malnovaj aranĝis siajn informojn laŭ alklakeblaj ligiloj kaj foliumindaj kategorioj. la ``novnova retpaĝo`` konsistas el unu longa kartuŝo, kies elruliĝo montras ion al neniu. renaskiĝu l` eksa TTT-mondo !!

先頭にもどる