본문으로

Antaŭ 80 jaroj

글쓴이: Zam_franca, 2020년 6월 18일

글: 1

언어: Esperanto

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 6월 18일 오전 9:37:03

Antaŭ 80 jaroj okazis la t.n. "alvoko de la 18-a de junio", fare de la generalo de Gaulle. La franca militistaro estante malvenkonta, li instigis, el Londono, la francojn je daŭri la militon kontraŭ okupaciantaj nazioj, pere de agado enlanda kaj eksterlanda. Ĉirkaŭ 4 000 francoj venis Londonen por subteni lian agadon. Pluraj rezistaj agoj okazis en la jaro 1940, kiel sabot-aĵoj. La nombro de "rezistantoj" kreskis dum la milito, kaj laŭ kelkaj fontoj en 1944 estis 200 000 enlandaj rezistantoj. La rezistadon en Francujo konstituis ne nur francoj, sed ankaŭ i.e. hispanoj, poloj, ktp.

다시 위로