Kiom da tempo post via Esperantistiĝo lernis vi "La Espero" ?
של Zam_franca, 22 ביוני 2020
הודעות: 4
שפה: Esperanto
Zam_franca (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2020, 07:40:30
Ĉu vi lernis ĝin frue post via Esperantistiĝo, aŭ multe pli malfrue? Estus interese scii, ĉu ĝi estas plu forte rilata al Esperantismo.
LM59650 (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2020, 12:23:27
Sed mi lernis la eŭropan himnon, kaj mi povas tute kanti ĝin :
https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw
Mi lernis ĝin je 3 aŭ 4 monatoj post mi eklernis esperanton.
Zam_franca (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2020, 12:51:45
LM59650:Mi ne lernis "La espero" (fakte, mi ne vere ŝatas tiun kanton)Ankaŭ mi konas ĝin, mi lernis la plejparton de la eŭropa himno 🇪🇺. Mi kvazaŭ konas la tutan himnon. Kantu kune amikaro...
Sed mi lernis la eŭropan himnon, kaj mi povas tute kanti ĝin :
https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw
Mi lernis ĝin je 3 aŭ 4 monatoj post mi eklernis esperanton.
Ĉu vi ne ŝatas "La Espero" ĉar vi trovas ĝin religia? Mi mem estas ne religiulo, sed mia propra penso ne vidas la poemon "la Espero" kiel religian poemoj. Zamenhof skribis "la sankta amo" kaj ne "la amata sankteco", ekzemple. Tiel mi povas konsideri la a-vorton "sankta" kiel "netuŝenda", "gravega", kaj ne "dia".
LM59650 (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2020, 13:18:54
Eble mi ne estas vere esperantisto, nur esperantparolanto.
Kaj mi trovas, ke la stilo de "la Espero" estas iom malmoderna (franclingve "désuet").
Kompreneble, estas nur mia opinio.