본문으로

Ĉu ni povas raporti pri spamiloj?

글쓴이: Bronxio, 2020년 6월 26일

글: 9

언어: Esperanto

Bronxio (프로필 보기) 2020년 6월 26일 오후 9:51:48

Ŝajnas, ke hieraŭ spamilo estas ensalutinta, ĉu ne? Mi ne vidas eblon raporti. Ĉu ni povas sciigi administranton?

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 6월 26일 오후 10:34:05

Bronxio:Ŝajnas, ke hieraŭ bot estas ensalutinta, ĉu ne? Mi ne vidas eblon raporti. Ĉu ni povas sciigi administranton?
Saluton! Jen:
https://lernu.net/kontaktoj

Bots: robotoj, spamiloj

Bronxio (프로필 보기) 2020년 6월 26일 오후 11:53:44

Dankon!

Altebrilas (프로필 보기) 2020년 7월 2일 오전 8:53:16

La nuna ĉi-supra spamisto uzas videble roboton kiu sendas sian rubaĵon po unu spamo ĉiun trian sekundon. Ĉu komputilisto ne povas ripari tion, malpermesante mesaĝojn similajn, multnombrajn kaj tempe tro proksimaj? La konto devus esti tuj forigita, sed kaze de eraro la forigito havu okazon senkulpiĝi, skribante al la moderantoj, por rehavi sian konton.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 7월 2일 오후 4:01:54

Mi raportis pri a35053. Foriĝu la spamiloj!

Bronxio (프로필 보기) 2020년 7월 16일 오후 10:59:55

Altebrilas, mi pensas, ke aliaj retpaĝoj havas similan sistemon al tiu, kiun vi priskribis. Vi povas proponi ĝin, sed mi surprizus min, se la administrantoj ne konsideris ĝin. Eble estas ajna problemo efektiviganta tiun solvon.

thyrolf (프로필 보기) 2020년 7월 17일 오후 6:05:07

mi kredas, ke momente restas nur unu sola administranto, kaj tiu devas verŝajne multe labori dumtage por gajni siajn vivrimedojn.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 7월 27일 오후 6:07:51

Ĉu laŭ vi ekzistas daŭripova solvo por kontraŭbatali pornografiajn spamilojn? Ja la retej-estroj povas forigi la spam-mesaĝojn spam-mesaĝado post spam-mesaĝado, sed tio estas nek rapidega, nek simpla (aŭ por uzantoj devante kontakti la teamon, aŭ por simple la teamo).

Altebrilas (프로필 보기) 2020년 11월 27일 오전 10:33:11

Mi faris serĉadon per
"
台中叫小姐Line:tea232 台中南區外送茶TG:sun563台中北屯喝茶 台中出差叫小姐服務店上門服務.台中茶莊"
por vidi ĉu aliaj esperantistaj paĝaroj estas poluitaj, sed konstatis, ke eĉ anglalingvaj estas tiaj.

Mi emus scii, kiuj estas tiuj spamistoj , kiu pagas ilin kaj kiujn paĝarojn ili ĉefe celas. Bedaŭrinde, amaskomunikiloj malofte enketas pri tio.

다시 위로