メッセージ: 5
言語: Esperanto
Pathawi (プロフィールを表示) 2020年7月3日 23:27:30
Ĉu oni povas ankaŭ diri ĉi tiujn du frazojn?:
- Mi zorgas pri ŝi, same kiel mi zorgas pri mi mem.
Mi zorgas pri ŝi, kiel mi zorgas pri mi mem.
Mi pardonpetas, se mi eraris en mia demando (aŭ en ĉi tiu frazo): mi antaŭ nelonge reeklernis la esperantan lingvon. Kaj mi dankas vin pro via helpo!
ito (プロフィールを表示) 2020年7月4日 10:19:40
Pathawi:Ĉu oni povas ankaŭ diri ĉi tiujn du frazojn?:Laŭ mia kompreno viaj frazoj ambaŭ ĝustaj. Oni probable povas diri ankaŭ jene:Ĉu ĉi tiuj frazoj estas korektaj? Ĉu estas ia malsameco inter ĉi tiuj frazoj?
- Mi zorgas pri ŝi, same kiel mi zorgas pri mi mem.
Mi zorgas pri ŝi, kiel mi zorgas pri mi mem.
- Mi zorgas pri ŝi, kiel pri mi mem.
- Mi zorgas pri ŝi, samkiel pri mi mem.
Pathawi (プロフィールを表示) 2020年7月6日 2:20:37
ito:Saluton!
Pathawi:Ĉu oni povas ankaŭ diri ĉi tiujn du frazojn?:Laŭ mia kompreno viaj frazoj ambaŭ ĝustaj. Oni probable povas diri ankaŭ jene:Ĉu ĉi tiuj frazoj estas korektaj? Ĉu estas ia malsameco inter ĉi tiuj frazoj?
- Mi zorgas pri ŝi, same kiel mi zorgas pri mi mem.
Mi zorgas pri ŝi, kiel mi zorgas pri mi mem.
- Mi zorgas pri ŝi, kiel pri mi mem.
- Mi zorgas pri ŝi, samkiel pri mi mem.
Metsis (プロフィールを表示) 2020年7月6日 6:32:16
PMEG enhavas ĉapitron pri forlaso de TI-vorto en rilataj subfrazoj. Laŭ PMEG la baza regulo estas, ke oni povas forlasi TI-vorton (tiam), kiam TI- kaj KI-vorto
- apartenas al la sama grupo: tio–kio, tiu–kiu, tie–kie ktp.
- havas la saman gramatikan kazon: aŭ nominativon aŭ akuzativon: tio–kio, tion–kion, tiu–kiu, tiun–kiun ktp.
- ne estas prepozicio antaŭ la TI-vorto
- Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.
- Mi zorgas pri ŝi, kiel mi zorgas pri mi mem.
ito (プロフィールを表示) 2020年7月6日 8:31:56
Dankon pro via detala klarigo kaj mencio pri la notindaĵo!
Metsis:Mi ne uzus komon en tiaj frazoj, ĉar mankas ĉefverbo en la lasta parto, sed tio estas nur mia opinio.Mi estis neatentema pri manko de ĉefverbo. Kredeble vi pravas.