Messaggi: 12
Lingua: Esperanto
nigrarozo (Mostra il profilo) 10 agosto 2008 14:23:30
Nu, kiom da ŝancoj ekzistas trovi formojn de vivo en la kosmo, konsiderante ke, for de la steloj, la spaco estas malklara kaj tre
malvarma? (normale 200 gradoj sub la nulo)...
Oni scias ke akvo estas la baza elemento por ĉiuj vivantaj estaĵoj, sed estas necese ke ĝi troviĝu je likva stato. El ĉiuj aliaj planedoj, nur sur la Tero oni troviĝas akvo je tia ĉi stato, ĉar nia planedo estas nek tro proksima al la Suno kiel Venuso, nek tro malproksima de ĝi kiel Marso.
Ŝajnas ja ke nur sur la Tero eblas la vivo, tamen iuj sciencistoj daŭras esti optimistaj: "nur en nia galaksio" ili diras "la nombro de steloj estas tre granda, pli ol cent miliardoj da steloj..."
Eblas, ke ie troviĝus alia sun-sistemo simila al nia kaj, eble, ankaŭ alia planedo kun la samaj karakterizoj de la Tero...
diogotux (Mostra il profilo) 10 agosto 2008 16:44:26
nigrarozo:Oni scias ke akvo estas la baza elemento por ĉiuj vivantaj estaĵojNe, oni ne scias. Kiel ajn oni povas scii tion? Eĉ nia ideo pri vivo estas memcentrista.
Kiel dirite, la universo estas tre granda, kaj laŭ mi probable ekzistas vivo ekster Tero, ekster Suna Sistemo.
Hispanio (Mostra il profilo) 10 agosto 2008 17:02:25
Sed eble estos pli ol 100.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000.000 en ĉi tiu regiono de la spaco, kaj ege pli en la tuta universo.
Do, mi kredas ke ekzistas formoj de vivo en aliaj planedoj. Estas logike, ĉu ne?
AlfRoland (Mostra il profilo) 10 agosto 2008 18:28:20
galvis (Mostra il profilo) 10 agosto 2008 18:29:43
La plej proksima stelo de ni, lokiĝas je 4 lumjaroj, kaj ĝi devus unue havi iujn planedojn. Se tiuj planedoj ekzistas, la sciencistoj devos esplori ilin por scii kiujn eblajn vidformojn entenas.
Se en tiuj stelastroj ne estas eĉ vegetala vivo, do, estos necese serĉi en pli malproksimaj stelsistemoj kiuj eble lokiĝas je 50 aŭ pli lumjaroj.
Pro tio, mi pensas ke eble ni devos esperi iujn 20 jarojn por havi iun veran certaĵon.
jan aleksan (Mostra il profilo) 11 agosto 2008 08:02:54
Proxima Centauri certe havus planedojn, sed estas komplexa suna sistemo kun Alfa Centauri. Do, eble tio maleblas la vivo sur planedo (oni ne scias enkoraŭ).
fakte, nia sistemo (planedoj kaj unu stelo), ne estas la plej ofta sistemo.
Mi kore invitas vin legi "eksterteraj civilizacioj" de Isaac Azimov. Ili provis kalkuli kiom da civilizacioj povus ekzisti en la universo. Tiu libro estas maljuna (1980) sed tre interesa. Oni devas almenaŭ enkalkuli la typo de stelo (varma/malvarma), la distanco de la stelo-planedo, ĉu la planedo turnas aŭ ne, ĉu ekzistas luno, ktp...
sciencistoj diras ke se ekzistas ekstertera civilizacio ie, oni malkovriĵos ĝin baldaŭ ĉar novaj efikaj antenoj estos finita.
ĝis,
Andreo Jankovskij (Mostra il profilo) 11 dicembre 2008 02:50:09
Sed ekzistas multe da planedoj tre similaj al Tero kaj ili povas porti vivon (eble vivo povas esti ne nur organika).
Kaj dank' al novaj teknologioj kaj inventistoj ĉi-jarcente ni havas realan eblecon sendi signalon al grand-et-et-et-a distanco kaj ricevi respondon, sed fakte teknologiojn estas ankoraŭ tre simplaj kaj malfortaj.
Estus bone viziti almenaŭ Marson kaj porti tien E-flagon kaj E-lingvon!!!
Ĉu loĝantoj de aliaj planedoj ankaŭ pensas ke aliplanedanoj devas esti verduloj?
Ĉu krom nia Universo ne ekzistas aliaj Universoj?
Se nia Universo havas limon, - kio estas malantaŭ ĝi?
...
Rogir (Mostra il profilo) 11 dicembre 2008 13:33:34
Unue: jan pravas ke stelsistemo kiel la nia ne estas ofta, laŭ novaj kalkuloj nur en ĉ. 10% de la okazoj stelsistemo evoluos kiel la nia, kun kelkaj etaj planedoj kaj grandaj planedoj pli malproksimaj.
Due: laŭ mi ne sencas pensi pri civilizoj ekster la galaksio, ĉar aliaj galaksioj estas milionoj da lumjaroj for. En la Laktovojo ekzistas ĉ. 10^11 steloj, el ili frakcio vivas sufiĉe longe, el ili frakcio havas planedojsistemon, el ili frakcio havas ĝustan sistemon ktp ktp. Ni ne scias ĉiujn frakciojn, sed estas verŝajne inter unu kaj dekmiloj da civilizoj.
Trie: Ni neniam scios ĉu 'ekzistas' aliaj universoj, ĉar laŭdifine Universo estas ĉio kion ni fizike povas observi. Kaj la universo ne havas limon. Ĝi estas aŭ senfina, aŭ ferma (kiu signifas ke se iu vojaĝus sufiĉe longe, li revenus ĉe la ekloko). La observebla universo ja havas limon: la distanco post kiu ni ne povas observi ĉar lumo ne jam atingis nin. Tio ne estas fizika limo, nur relative je ni.
Kaj kvare: mi kredas ke Esperanto estas kvazaŭ perfekte adaptita por la homa lingvinstinkto. Sed aliplanedanoj evoluis aliel ol ni, do se ili havas lingvon ĝi estos fundamente malsama ol niaj lingvoj. Kial ili havus substantivojn, verbojn kaj adjektivojn?
Sed, estas tre eble ke alia planedo jam atingis lingva unueco.
Frankouche (Mostra il profilo) 11 dicembre 2008 18:58:17
rosto (Mostra il profilo) 15 dicembre 2008 11:29:17
Laŭ lasta scienca esplorado 85-90% de ĉia maso de materio en universo konsistas el materio, pri kiu ni scias praktike nenion, nur hipotezojn. Granda maso de tia materio montras sin per gravito, jen el tio sciencistoj eksciis pri ĝi. Sed estas tro malfacile detekti malluman materion per aliaj fizikaj interagoj. Ia kvanto de tia malluma materio ĉiam ĉeestas apud vi, en vi... Ni ne scias, kiuj aĵoj konsistas el tia materio.