前往目錄

Malsukceso de la projekto Esperanto por la spaco :(

貼文者: Zam_franca, 2020年7月29日

訊息: 8

語言: Esperanto

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年7月29日下午2:37:41

Malsukcesis la projekto Esperanto por la spaco. Kvankam mi persone ĉiukaze ne havis multege da espero pri tiu projekto, estas bedaŭrinda novaĵo.
La elektita nomo estas la - miaopinie - ne tre originala "Alpha". Ĝi estas elektita laŭ la stela sistemo Alpha Centauri (Alfa Centaŭro). Uzi nomojn de steloj/stelaj sistemoj estas krome tradicieto por misioj de ' francaj astronaŭtoj. Ankaŭ "Alpha" estas la "unua litero de la greka alfabeto, la simbolo de la bonegeco, kiun ni celas" (-Thomas Pesquet).
Fonto (franclingve): https://mobile.francetvinfo.fr/sciences/espace/tho...

Nomad0 (顯示個人資料) 2020年7月29日下午8:15:37

Tamen sukcesis la projekto "Monero" kaj tio tre bonas.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年7月29日下午8:17:20

Nomad0:Tamen sukcesis la projekto "Monero" kaj tio tre bonas.
Kio estas la projekto "monero"? Mi ne kredas, ke mi jam aŭdis pri ĝi.

Nomad0 (顯示個人資料) 2020年7月30日下午7:16:22

Zam_franca:
Nomad0:Tamen sukcesis la projekto "Monero" kaj tio tre bonas.
Kio estas la projekto "monero"? Mi ne kredas, ke mi jam aŭdis pri ĝi.
Temas pri vaste konata kaj sufiĉe populara ĉifromono Monero

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年7月31日上午10:14:07

Nomad0:
Zam_franca:Kio estas la projekto "monero"? Mi ne kredas, ke mi jam aŭdis pri ĝi.
Temas pri vaste konata kaj sufiĉe populara ĉifromono Monero
Ho, bone.

opajpoaj (顯示個人資料) 2020年7月31日下午1:40:51

Mi ĉiam preferos 'ESperantA'-n. Ĉu 'Alpha' (ĉu [alp-ha] aŭ [alfa] ?) estas unua misio ?

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年7月31日下午7:46:59

opajpoaj:Mi ĉiam preferos 'ESperantA'-n. Ĉu 'Alpha' (ĉu [alp-ha] aŭ [alfa] ?) estas unua misio ?
Alpha (alfa, Esperantaelparole) estas la dua misio de Thomas-pesquet Pesquet en la spaco.

Legindas la (franclingva, senkulpigu min) komunikilo de ESA: http://www.esa.int/Space_in_Member_States/France/T...

Turfalko (顯示個人資料) 2020年8月4日下午1:44:51

Mi estas por la Stelo-moneroj:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Stelo

回到上端