До змісту

Filmetoj el Libertarianistoj.

від krytarowski, 11 серпня 2008 р.

Повідомлення: 8

Мова: Esperanto

krytarowski (Переглянути профіль) 11 серпня 2008 р. 12:34:57

sal.gif

Post tiam kiam mi renkontis gravegan Esperantiston el UEA, kiu estis laŭdanta na stalinismo kaj verkoj de Karl Marks (ja ili estas eĉ en Esperanto! - li diris senkulpa.gif ) mi decidis verki kelkajn tradukojn de liberaj kaj libertarianistmaj filmetoj.

Bonvolu spekti kaj komenti ĉi tie:

Ĝisdatigo
La sekva filmeto estos pri historio de aŭstria skolo de ekonomio. Certe ĝi estos pri Mises, Rothbard ktp. mi atendas ĝis kolego de mi finos verki ĝin.

Mi atendas viajn komentojn!
---
Ĉi tie estos la listo de ĉiuj vidindaj filmetoj (* signifas ke tradukanto estas mi).
Filozofio de libereco
Libertarianismo baziĝas sur du aksiomoj, unu el ili estas memposedo.

Esenco de socialismo*
Ĉiuj profundaj marksismaĵoj ĝis hodiaŭ sekvis ĝis samaĵo.

---
Ligiloj:
Ludwig von Mises Institute - Homepage (angle)
Ludwig von Mises ĉe Vikipedio (esperante)
Murray Newton Rothbard ĉe Vikipedio (esperante)

davidwelsh (Переглянути профіль) 12 серпня 2008 р. 09:18:02

Ne estus malfacile fari similan videon pri kapitalismo, kaj montri ĉiujn la fiajn aferojn kiujn kapitalismaj ŝtatoj faris, kaj kiom da homoj ili mortigis. Ne pruvus ke kapitalismo estas esence fia, kaj via video pruvas nenion pri socialismo. Kial vi ne menciis kiom da mortigitaj estis dum la socialisma registaro de Mitterand en Francujo eksemple?

Cetere, kompari la Eŭropa Unio kun Stalina Rusujo kaj Hitlera Germanujo estas ege ofendanta, kaj sufiĉe malinteligenta.

tomasoavro (Переглянути профіль) 12 серпня 2008 р. 12:36:51

Sekva provokado de partianoj de Pinochet kaj Kaczynski'j... Unue oni devas vidi diferencon inter komunismo kaj socialismo. Pritaksado simulante malsciadon... - kretena propagando. Domaĝo de vortoj...

krytarowski (Переглянути профіль) 12 серпня 2008 р. 14:10:31

davidwelsh
"Ne estus malfacile fari similan videon pri kapitalismo, kaj montri ĉiujn la fiajn aferojn kiujn kapitalismaj ŝtatoj faris, kaj kiom da homoj ili mortigis."
Sistemo mem ne mortigas, sed homoj - en tiuj menciitaj landaj estraroj nur volis tro kontroli civilulojn. Ankaŭ ekonomia vivsituacio estis grava.

"Ne pruvus ke kapitalismo estas esence fia, kaj via video pruvas nenion pri socialismo."
Tio ne estis pruvo, sed eta statistiko.

"Kial vi ne menciis kiom da mortigitaj estis dum la socialisma registaro de Mitterand en Francujo eksemple?"
Filmeto estis la unua de mi (traduko de mi), do nur pri kelkaj nombroj kaj kelkaj elparoloj temas. Se estus bezonata mi petos la verkistoj por detaloj pri io.

"Cetere, kompari la Eŭropa Unio kun Stalina Rusujo kaj Hitlera Germanujo estas ege ofendanta, kaj sufiĉe malinteligenta."
Mi sampensas, ke komparado de EŬ kaj Sovjetunio senkomente estas malinteligenta agado. La verkisto volis diri, ke ni ne kreu novan Sovjetunion (kiel multe da politikistoj volas).

tomasoavro
"Sekva provokado de partianoj de Pinochet kaj Kaczynski'j..."
demando.gif
"Unue oni devas vidi diferencon inter komunismo kaj socialismo. Pritaksado simulante malsciadon... - kretena propagando. Domaĝo de vortoj..."
demando.gif Filmeto estas mallongega, do tie oni uzis vorton socialismon en signifo de ĉiuj marksismidoj.

Dankon pro komentoj!

davidwelsh (Переглянути профіль) 13 серпня 2008 р. 18:59:59

krytarowski:La verkisto volis diri, ke ni ne kreu novan Sovjetunion (kiel multe da politikistoj volas).
Kiuj politikistoj? Tion mi neniam aŭdis...

davidwelsh (Переглянути профіль) 15 серпня 2008 р. 14:58:49

krytarowski:
"Kial vi ne menciis kiom da mortigitaj estis dum la socialisma registaro de Mitterand en Francujo eksemple?"
Filmeto estis la unua de mi (traduko de mi), do nur pri kelkaj nombroj kaj kelkaj elparoloj temas. Se estus bezonata mi petos la verkistoj por detaloj pri io.
Tiu estis ironia demando. Mi volis mencii unu el la multaj socialismaj registaroj kiuj tute ne mortigis homojn aŭ firegis sian landon.

krytarowski (Переглянути профіль) 17 серпня 2008 р. 15:49:35

davidwelsh:
krytarowski:La verkisto volis diri, ke ni ne kreu novan Sovjetunion (kiel multe da politikistoj volas).
Kiuj politikistoj? Tion mi neniam aŭdis...
[url= http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADrokomunismo ]Eŭrokomunismo ĉe Vikipedio[/url]

Ĝenerale temas ankaŭ pri tio ke homoj kiel ekzemple antaŭmaoistoj (José Manuel Durão Barroso) ekfunkcias hodiaŭan na EU. Ili volas krei novan imperion (ekzemple fileto ĉe Jutjubo) , ion kiel Sovjetunion. Ĉio kun nova vizaĝo. senkulpa.gif

davidwelsh:
krytarowski:
"Kial vi ne menciis kiom da mortigitaj estis dum la socialisma registaro de Mitterand en Francujo eksemple?"
Filmeto estis la unua de mi (traduko de mi), do nur pri kelkaj nombroj kaj kelkaj elparoloj temas. Se estus bezonata mi petos la verkistoj por detaloj pri io.
Tiu estis ironia demando. Mi volis mencii unu el la multaj socialismaj registaroj kiuj tute ne mortigis homojn aŭ firegis sian landon.
Jes prave pro tio mi ne ŝatas la komparon. Hodiaŭa EU volas bazigi ĉion sur siaj humanismaj fundamentoj - tie oni eĉ festas tagon de senmortigado (eĉ por grandiozaj krimuloj)! Fakte hodiaŭa EU bazas sur maldekstrema liberalismo: kie ekzemple pro "diskriminacio" oni malliberigas homojn (ekzemple pro neakceptado de gejismo kiel normalaĵo).

krytarowski (Переглянути профіль) 17 серпня 2008 р. 15:49:36

forĵetu ĉi tiun mesaĝon.

Назад до початку