ไปยังสารบัญ

vortaro.net ŝanĝiĝis

จาก StefKo, 3 สิงหาคม 2020

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2020, 16:45:58

Antaŭ momento retpaĝo de PIV ŝanĝiĝis!

https://vortaro.net

Zam_franca (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2020, 18:27:18

Jes, PIV 2020 aperiĝis, dankon al la laboro Bertilow.

novatago (แสดงโปรไฟล์) 4 สิงหาคม 2020, 08:29:44

Mi ŝatis pli la malnovan aspekton. Tamen la eblecon foliumi mi ŝatas kaj opinias ĝin speciale inda.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Turfalko (แสดงโปรไฟล์) 4 สิงหาคม 2020, 13:27:07

StefKo:Antaŭ momento retpaĝo de PIV ŝanĝiĝis!

https://vortaro.net
"aperis", ĉu ne? Ĉar "aperi" estas netransitiva vorto.

stergro (แสดงโปรไฟล์) 4 สิงหาคม 2020, 13:45:14

Mi ŝategas la novan PIV-on, estas granda salto el la malnova versio! Mi nur esperas ke la desegno iom ŝanĝos, oni povus plibonigi ĝin kun malmulte da laboro, simple kun alia tiparo kaj kelkaj aliaj ŝanĝetoj en la CSS. Ĉu ili akceptas helpon de eksteruloj?

Redakto: Ho ili jam plibonigis la desegnon iomete, bonege!

Urho (แสดงโปรไฟล์) 7 สิงหาคม 2020, 11:29:33

Jen interesa prelego de Bertilo Wennergren pri la PIV 2020 (56:35)

(Legu ankaŭ la blogaĵon de Bertilo)

กลับไปด้านบน