La jutuba kanalo de la Scivolemo blogo revenis. Ni nun tradukas mallongajn sciencajn videojn.
stergro,2020年8月4日の
メッセージ: 19
言語: Esperanto
stergro (プロフィールを表示) 2020年8月4日 13:23:52
Ni nun tradukas altkvalitajn sciencajn videojn kun liberaj licencoj kaj ni planas publikigi novajn videojn ĉiun merkredon.
Jen kelkaj videoj de la nova traduka serio:
* Kiel ekestas fosilioj?
* Petra, la roka urbo
* Tiel funkcias gejseroj
* Kiel Merkator platigis la Teron
Ni ĉiam serĉas novajn tradukeblajn videojn kun liberaj licencoj kiel Krea Komunaĵo (creative commons) aŭ publika havaĵo (public domain). Ĝis nun ni tradukas liberajn videojn de la germana televidkanalo ZDF kaj la NASA. Se vi konas alian fonton aŭ se vi volas helpi trovi taŭgajn videojn en la granda arkivo de NASA, bonvole skribu al ni!
REDAKTO: Ni nun (01/2021) ankaŭ havas podkaston kun la sonoj de niaj videoj: https://anchor.fm/scivolemovideoj
stergro (プロフィールを表示) 2020年8月5日 16:26:58
ombresaco (プロフィールを表示) 2020年8月6日 5:53:53
stergro (プロフィールを表示) 2020年8月6日 9:38:38
novatago (プロフィールを表示) 2020年8月6日 17:26:55
stergro (プロフィールを表示) 2020年8月6日 18:17:38
espintoni (プロフィールを表示) 2020年8月7日 10:31:45
novatago (プロフィールを表示) 2020年8月8日 21:50:52
espintoni:Kial novatago diris ke la videoj estas esperantido? Mi ne komprenas...Stergro uzas kontraŭfundamentan pronomon en sia esperantida blogo. Ĉar tio ne estas Esperanto, kaj mi ne bezonas Esperanton por havi dialektojn, mi tuj ĉesis legadon kaj tial mi ne scias ĉu li uzas aliajn kontraŭfudamentaĵojn. Tamen, mi agnoskas ke mi preskaŭ certis pri tio, ke li estas reformisto, kaj mi nur volis esti tute certa, kiam mi eniris en lia blogo.
Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年8月8日 22:44:46
Malfacilas trovi tiun pronomon en la bloga retejo.
Mi ne diras, ke ĝi ne estas uzata, simple ke multege da blogaĵoj simple ne bezonas uzi tiun pronomon.
stergro (プロフィールを表示) 2020年8月11日 14:42:12
Vi ne devas ŝati ĝin, sed mi vere ne komprenas kial homoj tiel forte batalas kontraŭ tian etan detalon.
Mi persone ne ofte uzas "ri", fakte nur kiam mi vere ne scias la genro de persono, ekzemple en la intereto. Sed "ri" neniam ĝenis min kaj kelkfoje ĝi estas tre utila. Mi ne taksas min reformisto sed mi estas malferma por novaj elementoj en la lingvo. Aliaj membroj de la teamo preferas aliajn stilojn, sed laŭ mi ni ĉiuj parolas Esperanton. Bonvole akceptu ke ni laboras tiumaniere.
REDAKTO: via serĉo ne ĝustas Zam_franca, ĝi ankaŭ enhavas vortojn kiujn komencas kun "ri" kiel "rilatas". Jen la ĝusta serĉo kun nur du artikoloj: https://scivolemo.wordpress.com/?s=%22+ri+%22