Vai all’indice

Nekutima ekvacio

di nigrarozo, 12 agosto 2008

Messaggi: 1

Lingua: Esperanto

nigrarozo (Mostra il profilo) 12 agosto 2008 09:19:31

jen la ekvacio de la fama usona astronomo Francis Drake:

N=Rf(p)nf(v)t(i)f(k)L

Kie () = frakcio

La nombro de kontakteblaj civilizacioj en galaksio(N) egalas al noskiĝ-kvanto de steloj(R=la nombro de steloj kiuj naskiĝas en la galaksio en unu jaro) multobligita de kelkaj faktoroj (f) kiuj mezuras la probablecon de efektiva evoluo de inteligenta vivo, kaj de la tempodaŭro de tipa civilizacio (L, mezurita en jaroj).

* La faktoroj "f" en la ekvacio havas la jenajn signifojn:

f
p = estas la frakcio de ĉiuj steloj, kiuj havas planedon,

n = estas la averaĝa nombro de planedoj kun vivkondiĉoj,

f
v= estas la frakcio de tiuj planedoj, sur kiuj vivo efektive evoluas (favoraj vivo-kondiĉoj ne garantias evoluon de vivo, kiel ekzemple en la planedo Marso),

f
i = estas la frakcio de planedaj vivo-sistemoj, kiuj plu evoluas kaj produktas inteligentajn civilizaciojn,

f
k estas la frakcio de civilizacioj kiuj kapablas iniciati inter-stelan komunikadon.

* El la faktoroj en la Drake ekvacio, nur unu estas relative bone konata: R, la nasko-kvanto de steloj en nia galaksio, kiu estas pli malpli 10 steloj ĉiujare.
La valoroj de la ceteraj faktoroj ne estas konataj, kaj la plej malcerta faktoro estas L, nome la daŭro de vivo de civilizacio - antaŭ ol ili pereas, ĉu pro eksteraj kialoj kiel klimato ŝanĝoj, ĉu pro interna degenero aŭ nukleaj militoj.

!!! De tia ĉi ekvacio oni akiras du malsamajn rezultojn: unu optimisman, la alian pesimisman.

Laŭ la plej optimisma kalkulo, la nombro de kontakteblaj civilizacioj en nia Galaksio estus 2.000.000;

Anstataŭe, laŭ la plej pesimisma, nome (N=10 x 0.1 x 0.1 x 0.01 x 0.5 x 1000 = 1): nur unu civilizacio en la tuta galaksio: eble ni estas ja solaj...

Torna all’inizio