ورود به محتوا

Olimpiaj Ludoj... en Esperanto?

از pianopimp27, 12 اوت 2008

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

pianopimp27 (نمایش مشخصات) 12 اوت 2008،‏ 23:29:14

Mi spektis premion de Olimpiaj Medaloj lastnokte, kaj mi aŭdis anoncantoj parolante la saman mesaĝon trifoje: angle, france, kaj ĉine. Mi ekpensis de tago, kiam ili anoncus nur Esperante la medal-gajnantojn. Bela sonĝo, ĉu ne? Ĉu iu alia unufoje trovis sin esperante (esper-ant-e rideto.gif) de ĉi-sonĝo efektiviĝus? Ĉu eblas tion okazi?

Hispanio (نمایش مشخصات) 13 اوت 2008،‏ 0:29:06

Ĝi estas bona ideo, la Olimpiaj Ludoj en Esperanto.

Sed al la politikistoj, ĉefistoj, k.t.p., ne konvenas tio. Ili nur havas tri pensojn en iliaj kapoj: anglo, anglo, kaj anglo (mi ne estas kontraŭ la angla, sed jes kontraŭ la sinteno de la politikistoj kaj aliaj).

Eble en ĉi tiuj Olimpiaj Ludoj ne okazos. Sed en la sekvantaj (Londono, Madrido se ĝi estas elektata) eble jes, aŭ ne.

Precipe ĉi tio dependas de ni, de nia klopodo, de nia sinteno al niaj registaroj.

Kaj jes, mi troviĝis esperante ĉi-sonĝo.

EL_NEBULOSO (نمایش مشخصات) 13 اوت 2008،‏ 6:48:02

Jes, la komentoj esperantaj ĉe la Olimpiaj Ludoj. Mi tre ŝatus.

Geraldo

FrankoVoglero (نمایش مشخصات) 13 اوت 2008،‏ 14:01:48

Jes, la komentoj esperantaj ĉe la Olimpiaj Ludoj. Mi tre ŝatus.
Vidu:

http://de.youtube.com/watch?v=xA3vAE7C0J4&feat...

Mi ankaŭ tre ŝatus esperantajn komentojn
rideto.gif

Rao (نمایش مشخصات) 13 اوت 2008،‏ 15:21:25

Antaŭ plimalpli dekdu horoj mi spektadis la lastan fazon de la ina gimnasta konkurado... En specifa momento, sidis kvar knabinoj unu apud la alia, tri japanaj kaj unu brazila. Staris alia japanino, kiu gaje ludis manfrape kun la sidantaj. Ŝi sinsekve manfrapis kun la unua, kun la dua kaj kun la tria samlandaninoj, kaj revenis al la unua por rekomenci la frapadon, dum la ĉesidanta brazilanino nur rigardis ilin fremde, iom mire.

Tiam la televida komentisto diris: "jen vi vidas, ke kvankam konkurantoj de malsamaj landoj sidas kune, ne ekzistas malamikemo inter ili. Tio estas vera olimpia spirito!"

Por tiuj, kiuj ne konas la bonan etoson, olimpia spirito sufiĉas...

بازگشت به بالا