Cenzuro en ĉina interreto
fra diogotux,2008 8 14
Meldinger: 6
Språk: Esperanto
diogotux (Å vise profilen) 2008 8 14 03:36:45
Ĉu ĉinuja registaro ne promesis liberan interreton por la Internaciaj Sportludoj? Kial ili ne plenumis sian promeson?
Ne temas pri pravo de tiu aŭ tiu ĉi ideo, sed pri libereco de esprimo kaj de informo. Ĉinujo devus malfermi atingeblon al ĉiuj paĝaroj kaj lasi la popolon decidi kio estas ĝuste kaj kio estas ne. Tio estas grava atako al homaj rajtoj pri liberpenso.
Mi esploradis tiom multe, kaj ne trovis kialon. Kial Falun Gong estas malkorekta? Ĉu oni ne pentras Diablon pli malbelan ol ĝi ja estas?
谢谢
再见!
draklight (Å vise profilen) 2008 8 17 20:23:05
Ekzemple, Nicolas Sarkozy(Franca prezidento)havas grandan kontrakton kun la ĉino: ni vendos al ili aviadilojn kaj nukleajn centralojn, por ĉirkaŭ 20 000 000 000 eŭroj.
Nicolas do tute ne volas kveriliĝi kun sia aĉetonto.
Oni do faras ĉion por mono. Cetere, estas 100 000 ĉinaj policanoj pagataj por kontroli la interreto.
Zorevij (Å vise profilen) 2008 8 21 20:25:45
Se Ĉinio malfermis interreton por siaj civitanoj, ĉu tio estas portempa akciono, dum Sportludoj, aŭ ĉu tio estas por ĉiam?
Cenzuroj estas ne nur en Ĉinio. En multaj landoj polico fermas paĝarojn, kiun enhavas pornografion aŭ informon pri terorismo. Ĉu tio ne limigas la liberon de informo?
Elv (Å vise profilen) 2008 8 22 06:57:36
Zorevij:Cenzuroj estas ne nur en Ĉinio. En multaj landoj polico fermas paĝarojn, kiun enhavas pornografion aŭ informon pri terorismo. Ĉu tio ne limigas la liberon de informo?Vi estas tute prava. Ĉiuj registaroj cenzuras pli aŭ malpli.
nikko (Å vise profilen) 2008 8 22 09:21:59
Sed al homoj en unu lando ne plaĉas la maniero de cenzuro en alia lando, sed tio povas esti reciproka .
Aldone: Cenzuro tute ne ĝenas liberpenson, male, cenzuro inspiras liberpenson. Kiom da bonaj verkistoj estis dum sovetuniaj tempoj! Homoj aspiris scii pli ĉar komprenis ke estas cenzuro. Nun ne multaj aspiras ion scii, tamen ĉio estas permesita. Do, cenzuro estas bona rememorigilo pri neceso de pensado.
zaratustro (Å vise profilen) 2008 10 16 19:41:55
Tie ĉi en Hispanio, la estroj fermas ĉiujn retpaĝojn, ke parolas pri aferojn ke ne interesiĝas al la estroj.
Ni nure povas havi informacion ke la estroj volas. Sed mi pensas ke tio ne estas libereco.
Nure havas libereco por paroli iomete da homojn en la mondo, sed ne la civitanoj.