Esperanto, grava lingvo ĉe global greens.org
od Zam_franca, 7 września 2020
Wpisy: 9
Język: Esperanto
Zam_franca (Pokaż profil) 7 września 2020, 17:14:03
Espereble jes, ĉar la unua afiŝo videbla ĉi-reteje estas Esperantlingva, kaj tio ekde la 26-a de aŭgusto!
Konstateblas (la 7-an de septembro, kiam mi skribas ĉi tiun mesaĝon): https://www.globalgreens.org/
Se 10 000 homoj vidas Esperantlingvan afiŝaĵon, ĉu almenaŭ 1 el ili scivolemus pri la lingvo en kiu ĝi estas verkata ("kio estas tiu slaveca hispana lingvaĵo?")?
Espereble, jes!
Berkor (Pokaż profil) 8 września 2020, 05:50:23
https://lernu.net/forumo/temo/28421
baba79 (Pokaż profil) 23 września 2020, 19:48:32
Ne hezitu fari same! Des pli ili ricevos mesaĝojn, ju pli ili komprenos la gravecon de la lingvo!
Zam_franca (Pokaż profil) 23 września 2020, 21:51:03
baba79:Mi sendis mesaĝon al Global-greens por gratuli ilin pri ilia esperanta artikolo: ili respondis al mi esperantlingve!Ĉu vere? Mojose!
Ne hezitu fari same! Des pli ili ricevos mesaĝojn, ju pli ili komprenos la gravecon de la lingvo!
Ĉu vi alskribis ilin franclingve? Ĉu Esperante, ĉu anglalingve?
Mi faros!
novatago (Pokaż profil) 24 września 2020, 09:00:05
baba79:Ne hezitu fari same! Des pli ili ricevos mesaĝojn, ju pli ili komprenos la gravecon de la lingvo!Eble ĉi tiu eraro estas simpla misatento, tamen…
Ju pli ili ricevos mesaĝojn, des pli ili komprenos…
Krome la ordo, por klareco, estu ju + propono/des + kredebla rezulto.
Rilate al via propono. Mi ne kritikas ĝin sed, se ili jam parolas Esperanton, mi pensas ke ili ne bezonas esti konvinkitaj. Tio ne signifu ne gratuli indan agon, sed oni gratulu konscie. Aldone, mi konsilas esti tre atenta rilate al proponi amase skribi iun por vidigi la gravecon de la lingvo. Tio ne ĉiam havas la rezulton deziratan. Pasintece, oni provis tion kaj kelkaj "viktimoj", kiuj nenion havis kontraŭ la lingvo, ekmalamis Esperanton kaj Esperantistojn.
Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
Zam_franca (Pokaż profil) 24 września 2020, 15:09:26
Pasintece, oni provis tion kaj kelkaj "viktimoj", kiuj nenion havis kontraŭ la lingvo, ekmalamis Esperanton kaj Esperantistojn.Interese, ĉu vi havas ekzemplojn?
novatago (Pokaż profil) 24 września 2020, 16:07:13
Zam_franca:Buf..., malfacilaĵo. Kiam mi eklernis Esperanton, mi legis multajn aĵojn pri Esperanto kaj ĝia historio. Tio okazis pli ol 10 jaroj antaŭ kaj mi nun ne memoras, nek emas serĉi.Pasintece, oni provis tion kaj kelkaj "viktimoj", kiuj nenion havis kontraŭ la lingvo, ekmalamis Esperanton kaj Esperantistojn.Interese, ĉu vi havas ekzemplojn?
Mi nur memoras ion pri Umberto Eco, tamen mi ne povas esti certa pri ĝia vereco. Inter Esperantistoj oni emas interpreti, ke Umberto Eco skribis favore al Esperanto en sia libro Serĉe de la perfekta lingvo. Tio ne estas vero, li skribis nek malfavore, nek favore. Li simple priskribis ĝian realecon tute neŭtrale. Mi ne scias ĉu li en alia loko montris simpation al Esperanton, sed en la libro li montras nenion. Nu, laŭ tio, kion mi legis, tiu interpreto igis al multaj skribi kaj inviti Sinjoron Eco partopreni en kunvenoj kaj kongresoj. Tiom, ke Umberto Eco ekmalsimpatiis la movadon.
Eĉ, se tiu specifa historio ne estus vera, ne estis la sola simila afero, kiun mi legis kaj laŭ mi, tio estas verŝajna danĝero. Mi mem ekmalsimpatiis aktivismojn, kiujn mi antaŭe simpatiis, pro ilia freneza insisto.
Ĝis. Novatago.
baba79 (Pokaż profil) 27 września 2020, 19:39:48
@ Novatago: dankon pro la korekto. Mi dubas, ke alskribantoj estu sufiĉe multnombraj por ke iu sinsentus ĉikanadita.
Zam_franca (Pokaż profil) 28 września 2020, 16:47:21
@ Zam: mi skribis franclingve kaj esperantlingve. Ili respondis simple "Dankon por via mesaĝo" (Mi estus dirinta pro via mesaĝo, ĉu ne?)Mi ankaŭ emus diri "pro", sed laŭ mi iukaze "dankon por" povas taŭgi.