K vsebini

Kio bremsas la uzon de Esperanto?

od Meŝig, 15. avgust 2008

Sporočila: 33

Jezik: Esperanto

cursbenicassim (Prikaži profil) 18. avgust 2008 12:21:52

La kulpon havas la esperantistoj mem.

La nigruloj jam ne estas sklavoj, inter multaj kialoj, ĉar ili mem protestis kaj organiziĝis kontraŭ la sklavismo.

Same, la virinoj komencis voĉdoni kaj krei manifestaciojn en Usono kaj Eŭropo por reklami iliajn rajtojn.

Kaj, alia ekzemplo de pli moderna movado: La Libera Programaro. La programistoj, dezajnistoj kaj komputikistoj komencis oferi libere ilian "produkton" en multaj flankoj: domoj, enterprenoj, universitatoj, hispitaloj, registraroj, ktp... sen halto, sen paŭzo, sen perdo da tempo.
Pro tio, hodiaŭ, ni ĝoje povas ĝui la tutmondan liberan movadon de la Libera Programaro (amule, apache, postfix, linukson, OpenBSD, OpenOffice, The Gimp, XHTML, PHP, Ruby, Python, JAVA, ktp, ktp, ktp...)... sed kial???? ĉar la ĉefaj aktoroj, en tiu kazo, luktis kaj oferis ion bonan al la mondo.

Kaj, prenante la ekzemplo de la nigruloj, virinoj aŭ programistoj... en tiuj tri kazoj ĉiam, la ĉefaj responsuloj, luktis kunigitaj. Tio estis ilia sukcezo.

Tamen, inter esperantistoj... mi vidas (laŭ mia mallonga sperto dum 4 jaroj de mia esperantismo) ke de 10 esperanto-parolantoj... nur 1 kreas projektojn, aŭ partoprenas en asocioj, aŭ organizas festojn aŭ renkontiĝojn, aŭ partoprenas en gazeton. La aliaj 9 nenion faras por tiu movado.

Mi ĉiam rigardas la estontecon, tamen multaj multaj projektoj kaj esperantistoj ke mi konas nur vivas de la malestonteco. La tipa ekzemplo estas projektoj kiel Le Monde Diplomatique daŭre propagandas Ĝangalon kaj tiu projekto jam ne funkcias de antaŭ 3 jaroj: http://eo.mondediplo.com/rubrique.php3?id_rubrique... . Kaj kiel Le Monde Diplomatique, en tiu ekzemplo, ankaŭ estas miloj da paĝaroj kiuj ne aktualigis ilian vidon de la nuna esperanta mondo, do fine ili ne kreas kunigon.

Do, jen mia konkludo: 9 kontraŭ 1. Kial serĉi la kulpon for de la movado kiam vere la solvo troviĝas inter ni?

nikko (Prikaži profil) 18. avgust 2008 12:36:25

Al mi ŝajnas ke movado ne estas solvo(Movado okupu pri jamaj esperantistoj ridulo.gif ). Esperanto estas sukcesanta lingvo mi pensas. Propagando de Esperanto kaj aligo al esperantistaro homojn dubantajn, aŭ eĉ ne komprenantajn kio estas Esperanto estas danĝere. Kurtvorte, mi ne volas ke inter esperantistoj estus "hazardaj" homoj, kiuj mem ne tre bone komprenas por kio ili esperantumas. Tio ofte renkonteblas en kluboj. Eble certe tiuj ĉi homoj estas t.n. malaktivuloj? Mi ne scias, sed pensas ke por lingvo estus danĝere havi homojn glutintajn "Esperantan propagandon". Mi preferas kvaliton, ne kvanton.

(certe inter duonlernintoj estas t.n. reformemuloj kaj neologismemuloj)

jan aleksan (Prikaži profil) 18. avgust 2008 17:29:12

cursbenicassim,

Ĉu ĉiuj esperantistoj devas partopreni al la movado? Ĉu lernante esperanto, ni samtempe subskribis kontrakton dirante ke ni devas estis aktiva? Mia respondo estas... eble!

Fakte, homoj kiu ne partoprenas (tiel mi), profitas avantaĝojn sen fari multe, tiel kaŝita pasaĝero en trajno.

Sed, kiam mi eklernis esperanton, mi neniam pensis pri ĝi, kaj eble, mi forkurus se oni diris min: "lernu esperanto! ... kaj poste partoprenu al la movado!"

Nun mi ŝatas la lingvon, kaj eble mi estos pli aktiva, sed tiu tute ne estas enda, mi pensas.

Vi parolis pri rajton de nigruloj kaj virinoj. Mi pensas ke vi miksas malsaman aferon. Esperanto ja estas tiel disvastigo de programo, sed ne tiel enda disvatigo de homa rajto.

Sed por disvastigi nova senpaga programo vi bezonas malmulte da aktiva homoj, kiu laboras multe, kaj multaj da homoj profitos poste de la laboro.

Estis sama por Esperanto sed la resulto ne estas la sama, tamen ĝi ekzistas dum jarcento. Kial? Ĉar malmulte da homoj interesiĝas pri lingva problemo, kaj ne komprenas kiel ĝi povas simpligi sian vivon. Komputilaj uzantoj facile vidas kiel facila programo faciligas sian uzon de komputilo, klakante hazarde. Estas tute male por lingvo, ke vi devas klopode lerni.

ridulo.gif,

Trold (Prikaži profil) 22. avgust 2008 12:46:22

Alia demando estas: kial Linukso ne pli rapide disvastigas, estas ja senpaga kaj tamen sufiĉe bone? la kialo verŝajne estas ke homoj nun kutimas uzi Vindozo aŭ Makintoŝo. Sama pri lingvoj, ili kutimas elekti la anglan.
Sed estas iom pli komplika, kiam oni ŝanĝas komputilsistemo oni ankoraŭ povas fari preskaŭ la samaj aferoj, sed tio parto diferencas pri lingvoj, diversaj lingvoj havas tute malsamaj utilojn.
Antaŭe komenci lerni unu lingvo oni pensas pri la uzoj de la lingvo, kaj tie eo diferencas de alia lingvo.
Esperanto ne estas lingvo de io lando aŭ popolo kaj ne vera funkcias kiel uzata internacia lingvo aŭ por studado kaj labori. Esperanto estas ĉefe por idealaj, amuzaj aŭ interesaj kialoj kaj ne estas devo de iu.
Kion do fari? Uzu kaj ĝuu la nia lingvon, ĝia kulturon ĝia diversaj avantaĝojn, kaj per tio samtempe montri ke la lingvo fakte vivas kaj funkcias kiel internacia lingvo se oni estas aktiva.

jan aleksan (Prikaži profil) 22. avgust 2008 15:32:09

Trold:Alia demando estas: kial Linukso ne pli rapide disvastigas, estas ja senpaga kaj tamen sufiĉe bone? la kialo verŝajne estas ke homoj nun kutimas uzi Vindozo aŭ Makintoŝo. Sama pri lingvoj, ili kutimas elekti la anglan.
jes prave. Sed pli precize, mi dirus ke la malsameco inter programo kaj lingvo, estas ke komputilo povas "lerni" (elŝute) programo sen (tro da) problemo. Tute malsamas por lingvoj, ĉar homoj ne estas komputiloj, ni ne povas lerni kaj forgesi lingvojn tiel facile ol komputilajn programojn.

davidwelsh (Prikaži profil) 23. avgust 2008 08:50:49

jan aleksan:Vi parolis pri rajton de nigruloj kaj virinoj. Mi pensas ke vi miksas malsaman aferon. Esperanto ja estas tiel disvastigo de programo, sed ne tiel enda disvatigo de homa rajto.
Mi fakte malsamopinias. Homoj kiuj ne parolas la anglan, aŭ alia grandega mondlingvo ne traktas egale en monda kunteksto, kaj ne havas la samajn eblecojn kiel denaskaj anglalingvanoj.

Mem ili kiuj bone regas la anglan devas uzi malfacilan fremdan lingvon en internaciaj kuntekstoj, kiam anglalingvanoj (plej ofte unulingvuloj) povas paroli sian gepatran lingvon.

Tiu problemo tute jes temas pri homaj rajtaj. Lingvaj homaj rajtoj ja ne estas same gravaj kiel la rajtoj je libereco kaj vivo ktp., sed tamen gravaj.

Alie, mi pensas ke estas multaj interesaj kaj pripensindaj komentoj en tiu ĉi diskuto, sed laŭ mi estas ankaŭ grave konscii pri la positiva - ke nia movado dum la lastaj 121 jaro antingis eksterordinare multe kiam cento da similaj planlingvaj movadoj tute malsukcesis.

Lernu mem estas mirinda atingo. Multegaj de homoj, kiel mi, kiuj neniam lernus nian lingvon alimaniere ekkonis Esperanton ĉe lernu. Pravas ke relative malmultaj de tiuj kiuj registriĝis lernas la lingvon ĝis flueco, sed kiom da homoj havis almenaŭ iom da kono kaj bonan impreson pri Esperanto pro lernu?

Ankoraŭ la "lingvolanĉilo" projektoj por uzi lernadon de Esperanto kiel enkonduko al fremdlingva lernado en lernejoj estas tre ekcitaj laŭ mi. Legu pli (nur angle) ĉi tie: http://www.springboard2languages.org/home.htm

Memkritiko ja estas grava por esperantistoj, sed estas ankaŭ grava turni sin de tempo al tempo kaj rigardi kiom longe ni vojaĝis ekde juna Zamenhof kiel lernejano sidis en sia dormĉambro kaj kreis propran lingvon.

Hispanio (Prikaži profil) 23. avgust 2008 21:16:04

Mi kreis blogon.

Mi esperas ke ĝi estos utila.

Vi povas viziti ĝin se vi volas:
Pri la Esperanta lingvo

pace (Prikaži profil) 24. avgust 2008 11:04:26

Meŝig:La uzo de Esperanto estas solvo al multaj problemoj de internacia komunikado. Tio ŝajnas al mi esti fakto. Kial do tiu uzo ne estas tiel disvastigata? Historio iom klarigas tion, kaj kelkaj aliaj kialoj ŝajnas al mi supozeblajn, sed tiu fakto mi ankoraŭ trovas mistere kaj via vidpunkto interesas min. Jen kelkaj ideoj:

-La "antaŭjuĝemo" de la Homaro: mi pensas, ke la plimulto de tiuj, kiuj iufoje provis priparoli esperanton al personoj, kiuj tute ne konis ĝin, spertis dubemajn/negativajn reagojn. Eĉ personoj, kiuj neniam lernis unu vorton de Esperanto iafoje asertas, ke artefarita lingvo ne povas funkcii, ne permesas esprimi ĉion, kion la "naturaj" lingvoj permesas esprimi, ktp. Ŝajnas al mi, ke tiu emo juĝi ion tute malkonante la subjekton, tute nesciante sian nescion, estas grava bremso al la disvatigo de Esperanto.
Aliajn psikologiajn reagojn al Esperanto celis priskribi Claude Piron tie.

-La misinformo: estas evidenta, ke la vidpunkto de la neesperantista publiko pri Esperanto pli spegulus la realon se ĝi estus pli bone informata. En mia lando, ŝajnas al mi, la amaskomunikiloj maloftege pritraktas Esperanton, kaj tiel subtenas la antaŭjuĝon laŭ kiu neniu parolas ĝin. Kial Esperanto ne estas pli pritraktata de la amaskomunikiloj? Mi povus hipotezi, sed mi ne volas tro malproksimigi min de la faktoj. Eble profesiulo legos tiun mesaĝon kaj povos klarigi tiun silenton.

-La lingvimperiisma emo de certaj ŝtatoj: mi ne scias, se tio ankoraŭ estas valida niaepoke. Sed tiu emo historie ludis rolon. En 1922 estis proponata Esperanto kiel laborlingvo de la Ligo de Nacioj ("prapatro" de la UN), kaj la franca delegito tute oponis tiun projekton, verŝajne por ne perdi la avantaĝojn, kiujn havigis la grava internacia statuto de la franca lingvo.

Vian propran vidpunkton mi atendas. rideto.gif
Mi opinias, ke tio kio bremsas la uzon de Esperanto estas la fakto, ke ĝin oni neniam parolas neatendite surstrate kiel la anglan.
Ekzemple, kiam turistoj serĉas straton aŭ restoracion kaj demandas ĉu mi parolas la anglan ...mi ĉiam respondas en mia lingvo (la franca) "Ne, mi bedaŭras", kaj tuj demandas al ili ĉu ili parolas Esperanton. Kompreneble, ili nenion respondas kaj mirasdemando.gif sed mi certas, ke ili ne forgesos tiun anekdoton.
Se ĉiuj esperantistoj komencu ludi tiun ludon kiun mi tre ofte uzas, eble multaj neesperantistoj pripensos la aferon kaj parolos pri tiu aventuro al amikoj.
Evidentiĝas ke en la menso restos iom pli "reala Esperanto" kiun oni vere parolas. Por tiuj kiuj scipovas la francan, vidu "Parlez en esperanto dans votre quartier".

pace (Prikaži profil) 24. avgust 2008 12:37:55

pace:

Se ĉiuj esperantistoj komencus ludi tiun ludon kiun mi tre ofte uzas, eble multaj neesperantistoj pripensos la aferon kaj parolos pri tiu aventuro al amikoj.
Evidentiĝas ke en la menso restos iom pli "reala Esperanto" kiun oni vere parolas. Por tiuj kiuj scipovas la francan, vidu "Parlez en esperanto dans votre quartier".

jan aleksan (Prikaži profil) 24. avgust 2008 15:48:38

davidwelsh:
jan aleksan:Vi parolis pri rajton de nigruloj kaj virinoj. Mi pensas ke vi miksas malsaman aferon. Esperanto ja estas tiel disvastigo de programo, sed ne tiel enda disvatigo de homa rajto.
Mi fakte malsamopinias. Homoj kiuj ne parolas la anglan, aŭ alia grandega mondlingvo ne traktas egale en monda kunteksto, kaj ne havas la samajn eblecojn kiel denaskaj anglalingvanoj.
Mia fraso temis pri kiel funkcias la disvatiĝo de la lingvo, de la programo aŭ de la rajtoj. Sed mi tute konsentas kun vi, internacia lingvo estas indan aferon por protekti ĉiuj lingvoj, do ĉiuj kulturoj.

Nazaj na začetek