Kwa maudhui

Ĉu la drakoj ekzistis?

ya Hispanio, 16 Agosti 2008

Ujumbe: 6

Lugha: Esperanto

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2008 1:50:59 alasiri

Antaŭ 3000 aŭ 3500 jaroj, Ameriko ne estis eltrovita, nek Azio, nek Eŭropo por la amerikanoj kaj la azianoj, ktp.

Sed iliaj bildoj pri la drakoj estis tre, aŭ ege, similaj. Kial, se tiuj civilizacioj ne konis inter si? Ĉu la drakoj flugis super la tuta tero dum antaŭa epoko? Ĉu tio estis stranga koincido? Aŭ ĉu tiuj civilizacioj konis inter si sekrete kaj interŝanĝis sciojn?

Estas neniaj nek neniuj pruvoj de tio. Sed kial la bildoj tiel similaj demando.gif

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2008 1:59:09 alasiri

Hispanio:Antaŭ 3000 aŭ 3500 jaroj, Ameriko ne estis eltrovita, nek Azio, nek Eŭropo por la amerikanoj kaj la azianoj, ktp.

Sed iliaj bildoj pri la drakoj estis tre, aŭ ege, similaj. Kial, se tiuj civilizacioj ne konis inter si? Ĉu la drakoj flugis super la tuta tero dum antaŭa epoko? Ĉu tio estis stranga koincido? Aŭ ĉu tiuj civilizacioj konis inter si sekrete kaj interŝanĝis sciojn?

Estas neniaj nek neniuj pruvoj de tio. Sed kial la bildoj tiel similaj demando.gif
Eble prahomoj trovis skeletojn de dinosaŭroj, kaj konkluis pri antaŭa ekzisteco de fabelaj bestoj. (sed mi pensas ke ĉiuj drakojn, je la mondo, elsendas fajron, ĉu ne??)

ridulo.gif,

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2008 2:09:39 alasiri

jan aleksan:Eble prahomoj trovis skeletojn de dinosaŭroj, kaj konkluis pri antaŭa ekzisteco de fabelaj bestoj. (sed mi pensas ke ĉiuj drakojn, je la mondo, elsendas fajron, ĉu ne??)

ridulo.gif,
Via teorio estas tre bona. Eble ili trovis iun dinosaŭron (la ostojn, ne la beston rido.gif ) kun speco de flugiloj.

Kaj jes, ili elsendas, aŭ elsendis, fajron.

eb.eric (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2008 3:28:38 alasiri

Mi ne scias ĉu tio eblas, sed eble ili komencis krei tiajn bildojn antaŭ la grupoj de homoj disigis. (Ekz. La specio kiu eventuale fariĝis homo estis unue sole en Afriko...)

eb.eric (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2008 3:36:00 alasiri

Laŭ almenaŭ unu sciencisto kaj lia libro, drakoj estas speco de "aro" aŭ "mikso" de la bestoj kiujn niaj praparencoj timis. Tiel, la mensa bildo de drako estas evolue utila.

Tiu estas tre interesa ideo, sed malfacile "pruv"ebla.

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2008 3:42:44 alasiri

Unu persono, kiu dediĉas sin al trovado de fosilioj, diris eltrovi ostojn de drako.

Sed poste oni eltrovis ke tio, kion tiu persono diris, estis mensogo. Estis neniu osto de drako.

Kurudi juu