Ke daftar isi

Skanado kaj "ciferigo" de libroj Esperantaj

dari eb.eric, 16 Agustus 2008

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

eb.eric (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2008 17.00.48

Jam estas multe da Esperantaj tekstoj en la reto. Ekzemple, ĉe la retejo de Project Gutenberg, jam estas 50 Esperantaj libroj. Ankaŭ estas gravaj verkoj ĉe la retejo de la tekstara projekto de la Akademio de Esperanto. Tamen, sendube estas multe pli da libroj kiuj povas fariĝi "ciferaj" (komputiltekstaj) kaj libere haveblaj al ĉiu kiu havas interretan konekteblecon. Fakte, ĉu vi sciis ke en Usono, ĉiu libro eldonita antaŭ 1923 ne plu havas kopirajton? Similaj leĝoj ekzistas en aliaj landoj, sed la Usona leĝo estas aparte grava por la jena kialo: La Projekto Gutenberg (usona), kiu enretigas la librojn, havas subprojekton nomatan "Distributed Proofreaders" (disigitaj provlegantoj), kiu ebligas al ĉiu (iu ajn) provlegi skanitajn bildojn de libraj paĝoj por igi ilin tekstaj. Per tiu metodo, ekzemple, la Esperanta klubo de Toronto komencis ciferigi sian kluban libraron.

Do jen mia peto: Se vi ankaŭ havas aron da malnovaj libroj, aŭ eĉ nur unu, bonvolu skani ĝin. Tiel la kvanto da esperantaj tekstoj en la reto kreskos, kaj ni certe ne bezonas ekspliki kial tio estas bona por la esperantistaro kaj ĝia movado. Se, tamen, vi ne havas librojn tiajn, vi ankaŭ povas helpi per provlegado de tiaj libroj ĉe la retejo Distributed Proofreaders.

Se vi bezonas helpon, ne timu peti ĝin de mi per lernu-mesaĝo. ridulo.gif

Hispanio (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2008 17.21.36

Mi tradukas fragmentojn de libroj ofte.

Se tio povas helpi...

eb.eric (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2008 17.25.40

Hispanio:Mi tradukas fragmentojn de libroj ofte.

Se tio povas helpi...
Certe tio estas bonega, sed mi parolas pri alia afero. Mi parolas pri la enkomputiligo de jam ekzistantaj Esperantaj libroj kiuj ne plu havas kopirajton (kiuj estas libere disigeblaj laŭleĝe).

Ekzemple, mi jam skanis la libron "La Lastaj Tagoj de Zamenhof", kaj ĝi estas nun provlegataj ĉe D.P. Nun mi skanadas "Rolandkanto"n, kiu estas fama malnova franca libro, tradukita al Esperanto en 1906 de Doktoro Noël.

Kembali ke atas