Aportes: 6
Idioma: Esperanto
Giachomo (Mostrar perfil) 16 de septiembre de 2020 10:07:36
LM59650 (Mostrar perfil) 16 de septiembre de 2020 11:33:05
insecticida (Mostrar perfil) 18 de septiembre de 2020 10:23:13
Altebrilas (Mostrar perfil) 21 de septiembre de 2020 08:22:58
Zam_franca (Mostrar perfil) 21 de septiembre de 2020 17:11:46
Altebrilas:La plej ofta, do naturaspekta maniero paroli estas la centreŭropa. La franca (pariza), brita, japana, ktp. aspektas iom ekzotikaj kaj tuj rekoneblaj.Miaopinie, ankaŭ la germana estas rekonebla.
Mi trovas, ke hispanlingvanoj parolas tre nature en Esperanto.
Edveno (Mostrar perfil) 4 de octubre de 2020 07:17:38
Zam_franca:Germanoj tuj rekoneblas pro la sama fama ʁ-sono kiel la Francoj. Ankaŭ la emo de ili longiiigi iliiiajn vokaaalojn (ĉar la germana elparolado postulas longan vokalon antaŭ vokalsekvita sola konsonanto) frapas la atenton. Kaj ankaŭ la elparolado de vokalsekvanta R kiel A.Altebrilas:La plej ofta, do naturaspekta maniero paroli estas la centreŭropa. La franca (pariza), brita, japana, ktp. aspektas iom ekzotikaj kaj tuj rekoneblaj.Miaopinie, ankaŭ la germana estas rekonebla.
Mi trovas, ke hispanlingvanoj parolas tre nature en Esperanto.
La poloj kaj italoj havas la plej proksiman elparoladon al la teoria de la Fundamento, ĉar Zamenhof estis el Polujo; kaj ĉar li volis ke lia lingvo sonu "bele"; tial "itale", do li bazis la sonaron de la lingvo en kompromizo inter la pola kaj la itala. (Ankaŭ la rumanoj havas belsonan naturan Esperanton, ĉar la sonaro de ilia lingvo estas tre simila al la pola/itala/esperanta)
Hispanaparolantoj kutime ne distingas b kaj v, kaj iuj havas problemojn distingi ĉ kaj ŝ. (Ekzemple: la Kubano kiu kantis "Tiel la Mondo Iras," Julian Angulo, kantante: Jeŋ birino kiu ne sidas, ĉar lavoro ĉiam estas. kaj Iras por mi, iras por bi / Iras por ĉi, iras por li.)
Mi nature ne volas esprimi per paroli pri la akĉentoj de alilandanoj, ke mi kredu havi perfektan elparolon; mi estas el Usono, kaj pli grave ne havas multe da sperto voĉparolante Esperanton. Mia kutima elparolado estas ĉefe mikso el la itala-pola-"neŭtrala" maniero kaj fiinfluoj el miaj aliaj lingvoj; la antaŭpridirita vokallangigemo el la germana, la emo uzi elspiritajn "p t k" el la angla kaj germana, (nun pli malofte) la emo uzi ʁ anstataŭ r el la germana, la emo igi vokalojn ə el la angla (mi ankoraŭ diras iam "Espəranto" ekzemple) ktp.