讯息: 3
语言: Esperanto
Giachomo (显示个人资料) 2020年9月27日上午7:21:00
Mi legis la jenan artikolon (en la angla) pri denaskaj Esperanto-parolantoj
https://www.wikiwand.com/en/Native_Esperanto_speak...
kaj mi multe interesiĝis pri iliaj gramatikaj aŭ fonetikaj tendencoj, kiel la falo de la "-n" por la akuzativo kaj la fiksita vorta ordo SVO, aŭ la neuzado de la kompleksaj tempoj (esti +...) kaj de la verbaj aspektaj afiksoj (ek-, -adi, -iĝi...).
Ĉu vi iam konis iun denaskulon? Kion vi pensas pri tio? Ĉu ĝi estas natura kaj necesa evolucio de Esperanto, por ke ĝi fariĝu plenrajta lingvo, aŭ ĉu ĝi estas nebezonata kaj kontrastenda ŝanĝo?

novatago (显示个人资料) 2020年9月27日上午9:57:34
Giachomo:Mi legis la jenan artikolon (en la angla) pri denaskaj Esperanto-parolantojMi pensas ke almenaŭ unu el iliaj gepatroj parolis Esperanton.
https://www.wikiwand.com/en/Native_Esperanto_speak...
kaj mi multe interesiĝis pri iliaj gramatikaj aŭ fonetikaj tendencoj, kiel la falo de la "-n" por la akuzativo kaj la fiksita vorta ordo SVO, aŭ la neuzado de la kompleksaj tempoj (esti +...) kaj de la verbaj aspektaj afiksoj (ek-, -adi, -iĝi...).
Ĉu vi iam konis iun denaskulon? Kion vi pensas pri tio? Ĉu ĝi estas natura kaj necesa evolucio de Esperanto, por ke ĝi fariĝu plenrajta lingvo, aŭ ĉu ĝi estas nebezonata kaj kontrastenda simpligo?
Nu, tiu studo havas kuriozaĵojn, sed nenia surprizo. Infanoj intuicie uzas lingvojn, kaj ĉar lingvoj havas regulojn, ilia intuicio ne ĉiam tuŝas la regulon. Se aldone, ili havas kontakton kun almenaŭ unu lingvo pli, ilia intuicio eraros pli ofte.
En la listo de elstaraj Esperantistoj estas George Soros. Li ne estis denaskulo, li lernis Esperanton de frua aĝo, sed ne denaske.
Mi iam renkontis infanon, kies gepatroj parolis Esperanton inter ili, sed ne al li. Mi pensas ke li aĝis ĉirkaŭ sep aŭ iom malpli. Lia patrino rakontis min ke li ekparolis Esperanton kaj ke li uzis ĝuste la akuzativon. Mi ne scias ĉu li uzis ĝuste akuzativon ĉiam, sed verŝajne tio okazis en la plej simplaj frazoj. Tamen eble mi eraras ĉar liaj gepatroj estis ekspertaj parolantoj, kaj konis bonege la gramatikon.
Eĉ se mi decidis respondi al vi, mi tute ne trovas interesan la diskuton, kiun vi proponas, ĉar Esperanto jam estas plenrajta lingvo. Tamen, denaskulismo estas tute neevitebla, sed ne origine serĉata kaj tute ne bezonata ĉar la celo estas meti plej, kiel eble, al parolantoj en samaj avantaĝaj lernaj kondiĉoj laŭ gramatika reguleco kaj logika skribado, ne krei parolantojn kun denaske malvirtaj parolmanieroj.
Eble la sola komentinda afero estas ke nuntempe, la denaska lernado de multaj lingvoj estas helpata de lerneja gramatika lernado. Laŭ mi, Esperanto ankaŭ bezonas tion, ne nur pro la ekzisto de akuzativo, sed por certigi ĝustan lernadon de la funkcimaniero de Esperanto, kaj por klarigi, kio estas la lingvaj elementoj, kiujn havas lingvoj.
Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
Edveno (显示个人资料) 2020年10月4日上午7:43:11
Giachomo:... kiel la falo de la "-n" por la akuzativo ...Pli zorga legado de la artikolo aŭ eble de la citita literaturo montras, ke la (ne)uzado de la esperanta akuzativo preskaŭ ekzakte rilatas al la (ne)ekzisto de la akuzativo en la ĉefa denaska lingvo de la infano. Tio sonas kiel rezulto de malplena lernado de Esperanto, pli ol rezulto de natura ŝanĝo de la lingvo pro uzo kiel denaska lingvo. Ke la akuzativo foriĝus nur pro denaska uzo, estas sensence.
La aliaj punktoj (la evitemo de kunmetitaj verbformoj) verŝajne estas rezulto de ke Esperantistoj ĝenerale ne kutime parolas tiel en parolado. Oni nur uzas ilin kutime skribe (precipe "estas faranta" kaj tiaj formoj kun nt-adjektivoj), kaj infanetoj ne estas konataj skribi kaj legi multe. Estas tiel malsurprize, ke francaj infanoj ne kutime uzas la passé simple, la literaturan i-tempan formon, en sia parolado.