Alvoko al usonaj esperantistoj/Call to the American esperantists
de Salutisto, 3 de octubre de 2020
Aportes: 14
Idioma: Esperanto
Zam_franca (Mostrar perfil) 5 de octubre de 2020 08:54:24
nornen:Tamen ni ne pensu blanknigre, Eŭropo rifuzas plurajn interkonsentojn pro etikaj kialoj. Tute ne sufiĉe, klare, sed tamen iom.Altebrilas:Tial mi demandiĝas kiel niaj landoj povos transiri de franca (aŭ hispana, germana...) naciismo al eŭropa naciismo (sen ŝovinistaj kromsignifoj), kaj espereble baldaŭ al monda naciismo, kiam tuttera nacio protektos ĉiujn teranojn.Tio neniam okazos. Ĉar la "eŭropa naciismo" financiĝas per trouzado de la "tria" mondo. Se ekzistus tutmonda naciismo, el kie venus la malmulkostaj vestaĵoj, fruktoj, sojfaboj, viandaĵoj, oraĵo, diamantaĵoj, ktp, kiuj ebligas la eŭropan vivmanieron? Se la "eŭropaj valoroj" estus aplikataj tutmonde, jam ne ekzistus la bazo de la eŭropa sukceso, ĉar tiu dependas de infanlaboro, detruado de biotopoj, ktp.
novatago (Mostrar perfil) 5 de octubre de 2020 10:18:24
nornen:Verdire, rilate al tio, eble nun la mondo estas eĉ pli malbone ol la lastaj jardekoj de 20-a jarcento ĉar al tiu fia ludo aliĝis Ĉinio ĉefe en Afriko, sed ne nur tie.Altebrilas:Tial mi demandiĝas kiel niaj landoj povos transiri de franca (aŭ hispana, germana...) naciismo al eŭropa naciismo (sen ŝovinistaj kromsignifoj), kaj espereble baldaŭ al monda naciismo, kiam tuttera nacio protektos ĉiujn teranojn.Tio neniam okazos. Ĉar la "eŭropa naciismo" financiĝas per trouzado de la "tria" mondo. Se ekzistus tutmonda naciismo, el kie venus la malmulkostaj vestaĵoj, fruktoj, sojfaboj, viandaĵoj, oraĵo, diamantaĵoj, ktp, kiuj ebligas la eŭropan vivmanieron? Se la "eŭropaj valoroj" estus aplikataj tutmonde, jam ne ekzistus la bazo de la eŭropa sukceso, ĉar tiu dependas de infanlaboro, detruado de biotopoj, ktp.
Tamen, eĉ se tio estas vera, ankaŭ veras ke se tio okazas estas ĉar en malriĉaj landoj estas homoj, kiuj perfidas siajn proprajn landanojn. Estas pluraj landoj en Ameriko, kiuj estas fakte riĉaj laŭ propraj fontoj, sed iliaj guberniestroj kaj entreprenistoj vendas ilin tro malmultekoste. Oni povas respondi al tio, "jes ja, riĉaj landoj subpremas por ke tio okazu tiel". Sen dube, sed ankaŭ sendube tiuj guberniestroj profitas persone kaj malkuraĝe la okazon, anstataŭ postuli seriozan kaj veran helpon por landa kaj civitana disvolviĝo (mi diras veran, ne tiu flikaĵo, kiu estas neregistaraj organizoj). Ankaŭ estas perfido, kiam guberniestro de riĉega lando decidas blinde kaj persone avare tro postuli kaj prezentas sin kiel savanton de la nacio kontraŭ tiuj fiaj nordaj imperiistoj kaj liaj nuraj "sukcesoj" estas riĉigi sin mem kaj igi siajn samlandanojn malriĉaj ĝis malsato. Ne nur Usono, Eŭropo kaj Ĉinio havas moralan devon rilate al internacia komerco, ankaŭ landoj, kiuj vendas havas tian devon.
Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
nornen (Mostrar perfil) 5 de octubre de 2020 16:25:03
Mi tute samopinias. Mi ne intencis priparoli la devojn, la moralon aŭ perfidaĵojn... Mi nur intencis vidigi la "status quo", kiel mi vidas ĝin, kaj mia opinio pri la neebleco de tutmonda frateca naciismo.
Altebrilas (Mostrar perfil) 6 de octubre de 2020 12:18:33
Korupcio, ekspluatado de la tria mondo, laboro de la infanoj, ktp. estas partoj de la problemo, ne de la solvo. Multaj eŭropunianoj ne konsentas pri novliberalan Eŭropunion, nek pri la povo de teknokratoj, bankoj kaj lobiistoj.