Til indholdet

Feliĉan nacian tagon al ĉiuj germanaj samideanoj 🇩🇪🇪🇺!

af Zam_franca, 3. okt. 2020

Meddelelser: 5

Sprog: Esperanto

Zam_franca (Vise profilen) 3. okt. 2020 16.28.07

Antaŭ 30 jaroj, la 3-an de oktobro 1990, reunuiĝis la germana nacio. Tial la 3-a de oktobro estas la germana nacia tago.
Mi deziras feliĉan nacian tagon al ĉiuj germanaj samideanoj 🇩🇪🇪🇺!

Sunjo (Vise profilen) 3. okt. 2020 16.34.04

Dankon ridulo.gif

horsto (Vise profilen) 4. okt. 2020 01.27.04

Zam_franca:Antaŭ 30 jaroj, la 3-an de oktobro 1990, reunuiĝis la germana nacio. Tial la 3-a de oktobro estas la germana nacia tago.
Mi deziras feliĉan nacian tagon al ĉiuj germanaj samideanoj 🇩🇪🇪🇺!
Dankon ankaŭ de mi. Sed tiu tago ne estas nacia tago, sed la tago de la germana reunuiĝo.

Zam_franca (Vise profilen) 4. okt. 2020 09.40.23

horsto:
Zam_franca:Antaŭ 30 jaroj, la 3-an de oktobro 1990, reunuiĝis la germana nacio. Tial la 3-a de oktobro estas la germana nacia tago.
Mi deziras feliĉan nacian tagon al ĉiuj germanaj samideanoj 🇩🇪🇪🇺!
Dankon ankaŭ de mi. Sed tiu tago ne estas nacia tago, sed la tago de la germana reunuiĝo.
Mi scias, ke ĝi estas la tago de la germana reunuiĝo, sed ĉu ĝi ne ankaŭ estas la nacia tago?

horsto (Vise profilen) 4. okt. 2020 23.12.20

Zam_franca:Mi scias, ke ĝi estas la tago de la germana reunuiĝo, sed ĉu ĝi ne ankaŭ estas la nacia tago?
Ne en tiu senco ke estas militaj paradoj, kiel en aliaj landoj. Laŭ mia opinio la germanoj ne tre fieras pri la lando pro la la germana historio.

Tilbage til start