Til indholdet

Demando pri la elparolo de hispana fina R

af Edveno, 4. okt. 2020

Meddelelser: 2

Sprog: Esperanto

Edveno (Vise profilen) 4. okt. 2020 18.58.07

En miaj hispanaklasoj mi lernis elparoli la finan R en la hispana same kiel la sola R en vorto kiel pero. Sed mia patrino, kiu ankaŭ ne estas denaska hispanaparolanto sed lernis ĝin al tre bona nivelo, elparolas sian finan R kiel ia frikativo; mi ne vere scias kiel priskribi ĝin en IPA, sed proksimume [ʐ]? Tial hablar [aˈβlaʐ], pagar [paˈɣaʐ], entender [entenˈdɛʐ] ktp. Ŝi lernis la hispanan en Teksaso, ĉu estas homoj en Nordmeksiso kiuj parolas tiel?

nornen (Vise profilen) 5. okt. 2020 16.30.36

Mi ne scias, ĉu ekzistas tia elparolmaniero en norda Meksiko, sed mi ja scias, ke ekz en Puerto Rico la R prononciĝas tute malsame al la "normala" elparolo. En certaj ĉirkaŭoj, la portorikanoj prononcas la R kiel L, en aliaj ĝin prononcas simile kiel hispana J (esperanta Ĥ). Eble tiu estas la frikativo, kiun vi aŭdas.

Tilbage til start