前往目錄

Prognozoj!

貼文者: Zam_franca, 2020年11月2日

訊息: 11

語言: Esperanto

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年11月2日上午10:15:47

Morgaŭ usonanoj (tiuj kiuj ne jam letere balotis) balotos.
Laŭ vi, kiu kandidato estos elektita?
Ni faru opini-sondeton por uzantoj de lernu!.

La finfinajn rezultojn oni verŝajne ni scios antaŭ longa tempo.

*atentu, la demando ne estas "kiun vi volas kiel elektitan kandidaton?", sed "kiun vi taksas kiel la plej ebla gajnanto?".

****
Biden: 2
Trump:
agento de Putino (ĉu temas pri Trump? nun li kreskis kaj friponas memstare ridego.gif): 1

praid (顯示個人資料) 2020年11月2日下午1:48:27

Mi pensas, ke Biden, sed tio sufiĉe optimisma.
Tamen mi ESPERAS, ke Biden venkos.

Schattenflug (顯示個人資料) 2020年11月3日上午9:22:23

Mi ankaŭ pensas (kaj esperas), ke Biden venkos - precipe pro la kronviruso. Sed mi timas, ke Trump probos trompi lin, se la rezulto estas malvasta.

SHARIANO (顯示個人資料) 2020年11月3日下午7:33:14

VENKOS AGENTO DE PUTIN okulumo.gif

Mikailo_Ma (顯示個人資料) 2020年11月4日下午4:29:58

Plej ebla estos Trump! ridulo.gif)

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年11月4日下午9:34:59

Kaj nun POST la unuaj rezultoj, kion vi pensas? [prognozo de Mikailo_Ma mi aldonas tie]

Biden: 1
Trump: 1
Agento de Putino: 1
Alia:

Mikailo_Ma (顯示個人資料) 2020年11月5日上午9:37:57

La ludo ankoraŭ ne finiĝis. Ĉi tiu kampanjo eble daŭros.

gasbou (顯示個人資料) 2020年11月5日下午2:53:23

Mi pensas que Biden venkos : li havas 253 elektantoj por 270 kontraŭ 214 grandaj elkantoj por Trump. Kaj, Biden havas plej multajn simplajn elektantojn kiujn balotas kun distanco (pro la viruso), la enbaloti de tio baloto prenas plej tempo, do, Biden povas havas ankoraŭ multajn balotojn...

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年11月5日下午4:26:01

Dum unu el politikaj "talk-show" de rusia TV unu el t.n. ekspertoj Aleksandr Sytin (historiisto, publicisto, liberasto kaj anti-putinisto) supozis, ke la sekva prezidento de Usono estos aŭ marasmulo, aŭ paranojeca babilulo.
Kaj ŝajnas, ke lia prognozo estas absolute senerara.

Altebrilas (顯示個人資料) 2020年11月5日下午6:24:33

Demokratoj: unua afrikida prezidento
Respublikanoj: unua afrikeca baloto

https://www.jeuneafrique.com/1069843/politique/chr...
(en la franca)

回到上端