Al la enhavo

Netuŝableco

de eb.eric, 2008-aŭgusto-19

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 14:35:47

Sen kritikante ion ajn pri la aktuala stato de Esperanto, mi havas demandon por vi.

Se Esperanto enhavis etikan problemon, ekz. se ĝi ofendis iun grupon de homoj (aŭ virinoj, aŭ anoj de iu lando, ktp.), ĉu rajtu la Akademio de Esperanto, UEA, ktp. oficiale agi kontraŭfundamente? Ĉu la "netuŝebla" fundamento de Esperanto, eble estas vere "netuŝebla, nur se la parolantoj ekz. ne kabeos pro tiu netuŝebleco.."

Pardonu la tajperaron en la titolo: netuŝableco -> netuŝebleco

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 18:01:43

eb.eric: Se Esperanto enhavis etikan problemon, ekz. se ĝi ofendis iun grupon.. ĉu rajtus la Akademio de Esperanto, UEA, ktp. oficiale agi kontraŭfundamente? Ĉu la "netuŝebla" fundamento de Esperanto, eble estas vere "netuŝebla, nur se la parolantoj ekz. ne kabeos pro tiu netuŝebleco.."
Ŝajne estas du demandoj ĉi tie, ne unu demando. Vi uzis la hipotezan formon -us en rajtus, tial vi bezonas la saman formon en enhavus.

La problemoj estas lingvistikaj, ne etikaj. Sed historio montras ke provoj ŝanĝi la fundamentojn de la lingvo ne estas bona ideo kaj neniam akceptita de la movado. Tial mi ne aprobus tuŝi la fundamentojn.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 18:30:31

Bone, mi ŝanĝis la gramatikon.

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 19:00:24

Kiel lingvo povas insulti iun? Eble nur kontraŭesperantiston, necesas ŝanĝi jam delonge. Multaj vortoj esperantaj sonas por mia rusa orelo insulte, do foĵetu ilin!

Verdire, Fundamendo estas netuŝebla, al kiu ne plaĉas povas paroli aliajn lingvojn.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 19:46:29

nikko:Kiel lingvo povas insulti iun? Eble nur kontraŭesperantiston, necesas ŝanĝi jam delonge. Multaj vortoj esperantaj sonas por mia rusa orelo insulte, do foĵetu ilin!

Verdire, Fundamendo estas netuŝebla, al kiu ne plaĉas povas paroli aliajn lingvojn.
Eble vi pravas... sed mi pensis iom malsame. Mi pensis ke unu el la celoj de Esperanto estas iĝi lingvo neŭtrala kaj uzebla por ĉiu el la homaro. Do se tia lingvo ofendas grupon da homoj... ĝi ne povas atingi tiun celon.

Eble veras ke lingvoj ne povas insulti. Sed ŝajnas ke foje tro-uzo de viraj vortoj kaj malegalaco inter la seksoj povas insult(et)i homojn. Kaj ankaŭ mi aŭdis pri aliaj kiuj estas ofendita pro la fundamentaj landonomoj. Do ŝajnas ke povas esti problemo... sed eble (kaj espereble) ĝi ne estas.

Persone, mi ŝatas la ideon havi netuŝeblan fundamenton, kaj eĉ mi iom malŝatas novajn neologismojn kiuj ne estas bezonataj. (Mi subtenas la ideojn malantaŭ "La Bona Lingvo".) Tamen, Esperanto devas esti neŭtrala.

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 20:13:01

Bedaŭrinde ne eblas kontentigi ĈIUN. Eblas nur kompromisoj kaj reciproka toleremo, inkluzive toleremo rilate tradicio.

Rilate virinoj aŭ iu alia insultebla grupo: intenca "egaligo" inter viraj kaj inaj vortoj, aŭ aliaj lingveroj nur SUBSTREKOS neegalecon. Kaj neegalecon substrekas ankaŭ tiuj, kiuj batalas pro egaleco, paradokso, sed "normala homo"(ordinara) eĉ ne rimarkus, eĉ ne povis ekpensi ke io esprimas neegalecon aŭ insultas.

Kiu bezonas eksterordinaran ŝanĝon de tradicio, enkondukon de egaligaj reguloj? Evidente homo nenormala, homo kiu ne havas piedojn bezonas helpanton, veturilon, specialajn pontetojn ĉe stratoj. Kreinte tiujn helpilojn oni nur firmigos lian senton de neegaleco, tio konstatus neegalecon. Sed unu afero estas fizika handikapulo kiu bezonas helpon, kaj ŝajna insultito. Ne indas firmigi senton de neindeco ĉe tiaj homoj, plenumante ilian deziron.

Aldone: Uzado de multaj viraj vortoj epsrimas ne insulton, male, estimon al virinoj. "Jen kiel ni ŝatas virinojn, eĉ ŝparas inajn vortojn, ne eldiras ilin vane!!!"
rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 20:28:39

Mi apogas la starpunkton ke la gramatikaj formoj de esperanto ne povas esti insultaj. Temas nur pri konvencioj, kiujn ni nepre ne ŝanĝu. Se ĉiuj malgrandaj grupoj ŝanĝus la lingvon laŭ propra gusto ni tuj ne havus komunan lingvon.

Nomoj de ŝtatoj tamen devas ŝanĝi, ĉar kelkaj ŝtatoj malaperas kaj novaj kreiĝas. Mi ne multe okupas pri lingvistaj demandoj sed uzas esperanton kiel ilo por ĉiutagaj kontaktoj. Tial mi ne certas pri definoj de landnomoj.
Praktike tamen multaj formoj ekzistas:

Finnlando (mi neniam vidis Finnio aŭ Finnujo)
Brazilo (ĉu ankaŭ Brazilio aŭ Brazilujo?)
Svedio aŭ Svedujo (iam eĉ Svedlando)
ktp...

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 20:52:43

nikko:
Kiu bezonas eksterordinaran ŝanĝon de tradicio, enkondukon de egaligaj reguloj? Evidente homo nenormala, homo kiu ne havas piedojn bezonas helpanton, veturilon, specialajn pontetojn ĉe stratoj. Kreinte tiujn helpilojn oni nur firmigos lian senton de neegaleco, tio konstatus neegalecon. Sed unu afero estas fizika handikapulo kiu bezonas helpon, kaj ŝajna insultito. Ne indas firmigi senton de neindeco ĉe tiaj homoj, plenumante ilian deziron.
Mi pensas ke vi ja pravas en ideala mondo... sed ne estas ideala mondo.

Ne estas mia rolo decidi ĉu iu ofendiĝas pro io... sed tio okazas kelkfoje kaj ne okazas aliajn fojon.

Mi nur esperas ke Esperanto, kiel ĝi estas, taŭgas kaj neniu ajn ofendiĝas pro ĝi.

Havu bonan tagon... mi devas studi intense pro baldaŭa ekzameno!

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 22:34:06

Biblio kaj Korano eble ankaŭ al iuj ŝajnas insultaj, sed redaktado nur malbonigus situacion.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-20 08:09:33

eb.eric,

Mi tute komprenas kaj konsentas, sed mi pensas pri ĝi:

Estas etaj ŝanĝoj kaj grandaj ŝanĝoj. Tute malsamas. Etaj ŝanĝoj ne ŝanĝas la naturo de lingvo mem, krom grandaj ŝanĝoj kondukas ĝis nova lingvo, kun malsama nomo. Oni diras ke ŝanĝo pri ino/malino estas sufiĉe grava por ŝangi la lingvo mem (pro la fakto ke senco de radikoj ŝanĝas). Do la uzo de ekz -iĉo ne estas esperanta...

Mi konsentas kun ŝanĝo de landnomo. mi pensas ke estas enda ŝango. Sed mi ne konsentas kun la proponojn de AlfRoland. Estus pli simpla fari landnomoj aŭ kun -io aŭ kun -lando. Ekz "usono" iĝus "usonio" aŭ "usonlando". Samtempe, mi pensas ke la uzo de -ulo aŭ de -ano por civitanoj devas estis ankaŭ deviga. Ekz "franco" iĝus "francano" aŭ "franculo" (jam uzita). Tiel, ne havus problemo de ŝanĝo de senco de la radiko (kiu ne plu signifus ion). Vi povas vidi ke tia ŝanĝo estas aukaŭ granda ŝanĝo .

Do mi pensas ke "Brazilo" estas konfuza kaj preferas "Brazilio".

Mi neniam komprenis la uzo de -uj- kiu estas tre konfuza. Prenu ekz pomujo. Ĝi povas signifi pomarbo, pomlando aŭ skatolo por pomoj!

Finfine, mi pensas ke "Suomio" anstataŭ "Finnio" aŭ "Finnlando" pli taŭgas, ĉar estas tre malfacila prononcii korekte -nn-. Kaj se vi fiprononcas, iĝas la landon de la fino...

ridulo.gif,

Reen al la supro