Mergi la conținut

Usona Demokratio

de nornen, 4 noiembrie 2020

Contribuții/Mesaje: 14

Limbă: Esperanto

nornen (Arată profil) 4 noiembrie 2020, 22:36:50

https://twitter.com/realDonaldTrump/status/1324108...

Kiu bezonas balotadon, se lia Moŝto simple povas "claim" la venkon.

Ĉu vere la usona elektsistemo estas tia?

pstudier (Arată profil) 5 noiembrie 2020, 00:58:17

Usono uzas balotadon kaj ignoras kion Trump diras.

Zam_franca (Arată profil) 5 noiembrie 2020, 16:02:34

nornen:https://twitter.com/realDonaldTrump/status/1324108...

Kiu bezonas balotadon, se lia Moŝto simple povas "claim" la venkon.

Ĉu vere la usona elektsistemo estas tia?
Usono neniam estis bonega demokratio, nun la usona demokratio estas mortanta... Nur venko de Biden povas savin ĝin por kelkaj tempoj plu.

Zam_franca (Arată profil) 5 noiembrie 2020, 16:03:18

pstudier:Usono uzas balotadon kaj ignoras kion Trump diras.
Espereble!

PS: demokratio ne nur temas pri balotado.

Altebrilas (Arată profil) 5 noiembrie 2020, 18:30:57

Por niaj genepoj kiuj ne estos travivintaj ĝian konstruadon, balotado en Eŭropunio aspektos eĉ pli stranga...

Zam_franca (Arată profil) 5 noiembrie 2020, 21:49:48

Altebrilas:Por niaj genepoj kiuj ne estos travivintaj ĝian konstruadon, balotado en Eŭropunio aspektos eĉ pli stranga...
Trafe!!

Schattenflug (Arată profil) 6 noiembrie 2020, 14:54:13

PS: demokratio ne nur temas pri balotado.
Mi consentas. Almenaŭ nun multe da loĝantoj de usono dikutas kaj pripensas la ideojn de la usona demokratio kaj eble (dum eventuala prezidanteco de Biden) kelkaj unsonanoj povus komenci paroli kun gehomoj de la alia politica partio tio estus la vera bazo de demokratio (Jes, eble mi esta iomete tro optimisma ridulo.gif )

SHARIANO (Arată profil) 8 noiembrie 2020, 17:57:23

La intrigo de la usona elekto ne estas tiel ke Biden venkos, sed kiel Trump konvinkiĝos pri ĝi.

SHARIANO (Arată profil) 8 noiembrie 2020, 17:58:40

Kion komunas demokration kaj futbalon?
Se vi aldonas la vorton "usonano" antaŭ ili, la signifo ŝanĝiĝas tute.

SHARIANO (Arată profil) 8 noiembrie 2020, 18:01:27

- Kial la mortintoj en amaso voĉdonas por Biden?
- Do li preskaŭ estas ilia!

Înapoi mai sus