Al la enhavo

Joe Biden: la 46-a usona prezidento!

de Zam_franca, 2020-novembro-07

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-12 13:31:00

Ĝis 2024!.....................

Mplmcconnell (Montri la profilon) 2023-decembro-14 21:29:01

Mi ne estas adorantojn de Joe Biden, sed ni ne havas realan elekton en Ameriko. Trump volas forpreni rajtojn kaj aresti siajn maladorantojn. Ni devas teni lin ekstere. Li diris ke li esto diktatoro "sed nur por unu tagon."

thyrolf (Montri la profilon) 2023-decembro-15 08:40:42

unu tago, hahaha
Ĉiun tagon unu tago.
Se tiu ulo estos elektita, la elekto estos estinta la lasta demokrata (pli malpli) elekto por tre longa tempo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-15 10:27:32

Se usonanoj aprobas provon de ŝtatrenverso, demokratio memmortigos...

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-15 11:04:05

Ŝajnas, ke niamonde ankoraŭ haveblas naivuloj, kiuj kredas, ke en Usono reale ekzistas (kaj iam ekzistis) aŭtentika demokratio.
Sed ĉu oni disponigas al liberaj usonanoj nur du variantojn: aŭ Biden, aŭ Trump?
Ĉu la glorinda "deep state" ne povas proponi por elekto malpli klaŭnecajn ekzemplerojn?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-16 16:58:00

Almenaŭ du...............

Reen al la supro