Radikala islamismo kaj terorismo
od uživatele Zam_franca ze dne 14. listopadu 2020
Příspěvky: 10
Jazyk: Esperanto
Zam_franca (Ukázat profil) 14. listopadu 2020 18:09:26
Mi ne taksas tiun esprimon rasisma aŭ fredmofobia; temas pri ideologio, ne pri religio.
Kompreneble ke mi sentas la malamon de ĝi.
Mi kredas, ke se oni aŭdacas denunci ion, oni ne estas devigata denunci aliajn maljustecojn por ne ŝajni esti hipokrita. Estas multaj maljustecoj, kaj mi esperis ke estas kompreneble ke mi ankaŭ estas kolerigita de tiuj.
Zam_franca (Ukázat profil) 14. listopadu 2020 18:13:24
Evidente terorismo estas ĉiam malamegeca, malamego estas la difino mem de terorismo, malamo kun pafilo.
nornen (Ukázat profil) 14. listopadu 2020 19:02:17
Zam_franca:(...) "radikala islamismo" taŭgas por priparoli la ideologiaĉon de la plejmultaj teroristoj en Francujo kaj Eŭropo.(...)Ĉu vi havas nombrojn, kiuj pravigus vian eldiron?
Mi ne scias pri Francujo, sed ekzemple en Germanujo (sendube parto de Eŭropo) la plejmultaj teroraĵoj tradicie kaj daŭre estas realigataj de radikal-dekstrismanoj kaj ne de radikal-islamismanoj.
Zam_franca (Ukázat profil) 14. listopadu 2020 19:39:45
nornen:En Francujo mi certas. Ekstremdekstra terorismo ekzistas (en Avinjono lastamonate, en Bajono antaŭ unu jaro), sed estas ja multe malpli granda fenomeno ol islamisma terorismo.Zam_franca:(...) "radikala islamismo" taŭgas por priparoli la ideologiaĉon de la plejmultaj teroristoj en Francujo kaj Eŭropo.(...)Ĉu vi havas nombrojn, kiuj pravigus vian eldiron?
Mi ne scias pri Francujo, sed ekzemple en Germanujo (sendube parto de Eŭropo) la plejmultaj teroraĵoj tradicie kaj daŭre estas realigataj de radikal-dekstrismanoj kaj ne de radikal-islamismanoj.
Pri Eŭropo, veras ke eble mi prikribis iom rapide. Tamen, ekzemple en 2004 en Madrido, en 2005 en Londono, en 2015 en Parizo, dufoje, en 2016 en Nico kaj en Berlino aŭ en 2020 en Francujo kaj Aŭstrujo, ĉiuj tiuj atencoj estas islamismaj.
Tamen certe en Germanujo ekstremdekstra terorismo estas pli forta ol ĝi estas en la resto de Eŭropo, sed se ni aldonas ĉiujn atencojn en Eŭropo de tiuj du terorismoj, estas pli da islamisma terorismo.
PS: per "en Eŭropo" mi volas diri "eŭropaskale", ne "en ĉiuj eŭropaj landoj".
nornen (Ukázat profil) 14. listopadu 2020 20:41:40
Zam_franca:(...)se ni aldonas ĉiujn atencojn en Eŭropo de tiuj du terorismoj, estas pli da islamisma terorismo(...)Kion vi opinias pri tio?
Zam_franca (Ukázat profil) 14. listopadu 2020 22:17:55
nornen:Dankon pro montri tiun dokumenton.Zam_franca:(...)se ni aldonas ĉiujn atencojn en Eŭropo de tiuj du terorismoj, estas pli da islamisma terorismo(...)Kion vi opinias pri tio?
Pri evititaj atakoj mi ne scias.
Por esti klara, nun bonvole komprenu ke mi nur parolas pri atakoj, kiuj bedaŭrinde sukcesas.
Mi estas surprizigita de separatisma terorismo kaj pri ekstremmaldekstra terorismo.
Fakte, mi eĉ ne scias pri kia separatismo temas. Ĉu IRA ?
Kaj ĉu ETA ne ĉesis aktivi?
Kaj kia ekstremmaldekstra terorismo? Ĉu ruĝa frakcio same ne ĉesis aktivi?
Pri terorismo en orientaj eŭropaj landoj de EU de mi scias kvazaŭ nenion.
Estas ja miriga, ĉar islamisma terorismo, ekstremdekstra terorismo kaj iomete IRA estas la solaj terorismoj, kiujn okcident-eŭropaj amaskomunikiloj priparolas.
Ĉu vi mem havas konojn pri la temo?
Zam_franca (Ukázat profil) 14. listopadu 2020 22:20:41
Laŭ la dokumento afiŝita de vi, tiu aserto estas fakto.
Zam_franca (Ukázat profil) 14. listopadu 2020 22:22:01
Turfalko (Ukázat profil) 16. listopadu 2020 17:02:22
Zam_franca (Ukázat profil) 16. listopadu 2020 19:49:36
Turfalko:Religio estas la kontraŭo de demokratio kaj naturscienco!Religia fundamentismo estas la kontraŭo de demokratio. Religio ja povas ekzisti en ŝtato demokratia, tamen ĝi devas esti moderneca. Kaj la modernaj religuloj bedaŭrinde estas sufiĉe nevideblaj en amaskomunikiloj, ĉar ili ne kaŭzas problemojn (kaj iel tio certe logikas, eĉ se tio instigas al malfido kaj timo).
Vivi kune (franclingve, bonvolu uzi la "aŭtomatan tradukon").