K vsebini

similaj vortoj

od horsto, 23. avgust 2008

Sporočila: 37

Jezik: Esperanto

Achnaton (Prikaži profil) 29. avgust 2008 18:23:16

ora knabo:Mi aldonos nur mian plej grandan problemon:

ŝerci - serĉi
Ho, mi havas la saman problemon!

mi havas problemon ankaŭ kun:

konsenti - kunsenti
streko - sterko
rekonti - renkonti

horsto (Prikaži profil) 29. avgust 2008 18:43:19

Achnaton:
mi havas problemon ankaŭ kun:
konsenti - kunsenti
streko - sterko
rekonti - renkonti
Mi ne konas la vorton "rekonti", ĉu temas pri vorto el la banka sistemo (konto), aŭ ĉu vi volis diri "rekoni"?

Timtim (Prikaži profil) 29. avgust 2008 19:40:11

horsto:Mi ne konas la vorton "rekonti", ĉu temas pri vorto el la banka sistemo (konto), aŭ ĉu vi volis diri "rekoni"?
Rakonti, plejeble.

horsto:humoro - humuro
Ne forgesu humeron.

Mi aldonos:

marto - mardo
litero - letero
trinki - drinki
nombro - numero - numeralo
atendi - atenti

mnlg (Prikaži profil) 29. avgust 2008 22:30:52

paro "ŝargi" - "ŝarĝi" ofte min konfuzas.

jan aleksan (Prikaži profil) 31. avgust 2008 14:13:31

igi & iĝi

ago kaj aĝo

Miland (Prikaži profil) 31. avgust 2008 14:47:20

Ne konfuzu la vortojn anso, anaso, kaj ansero!

Mikaelo (Prikaži profil) 31. avgust 2008 15:00:42

Miland:Ne konfuzu la vortojn anso, anaso, kaj ansero!
... kaj anuso rideto.gif

jan aleksan (Prikaži profil) 01. september 2008 11:36:19

- ili kaj iri (japanuloj ofte konfusas inter /l/ kaj /r/). Plue, "ili" finas kun -i sed ne estas verbo, dum "iri" estas.

- povi, provi kaj pruvi

leporo (Prikaži profil) 02. september 2008 07:23:04

Lavi - levi
selo - ŝelo

Achnaton (Prikaži profil) 02. september 2008 09:03:35

Timtim:Rakonti, plejeble.
Jes, kompreneble. Mi mistajpis, dankon.

Aliaj similaj vortoj:

graso - greso
knabo - kanabo
muso - muŝo
kuiri - kuri
horo - ĥoro
revi - ravi
pulvo - polvo
deserto - dezerto
postaĵo - pastaĵo
mondo - monto

Nazaj na začetek