Sisu juurde

Kiel prepari bongustan kuskuson?

kelle poolt Azulreal, 25. august 2008

Postitused: 4

Keel: Esperanto

Azulreal (Näita profiili) 25. august 2008 11:32.27

Saluton al ĉiuj!

Ĉu iu bonvole helpus min rilate al la jena afero? Nu, mi volas kuiri kuskuson, sed pasintfojojn la tritika semolo tute ne bongustis!

Mi legis ie, ke por ĉiu glaso da semolo, oni ekboligas unu glason kaj duono aŭ eĉ du glasojn da akvo. Sed mi pensas, ke la problemo fakte estas tro multe da akvo. Mi ne tute scias, kion mi malĝuste faras.

Ĉu iu povus konsili min? rido.gif

Dankon!

manu_fr (Näita profiili) 6. september 2008 21:24.26

Azulreal:
Mi legis ie, ke por ĉiu glaso da semolo, oni ekboligas unu glason kaj duono aŭ eĉ du glasojn da akvo. Sed mi pensas, ke la problemo fakte estas tro multe da akvo. Mi ne tute scias, kion mi malĝuste faras.

Ĉu iu povus konsili min? rido.gif

Dankon!
Ĉu vere ankoraŭ neniu respondis vin ?

Simple la proporcioj estas 1 / 1 :
1 glaso da akvo po 1 glaso da semolo, se mi ne eraras.

lango.gif regalu !

amikeme

Manu

Filu (Näita profiili) 8. september 2008 19:57.44

Jes ja! Unu por unu. Kaj unue boligu la akvon, poste enmetu en ĝin la kuskuson. Bona ideo por eviti gluiĝo: aldonu oleo al la nekuirita kuskuso kaj bone ĉirkaŭigu la kuskuserojn per ĝi antaŭ ties subakviĝo.

Azulreal (Näita profiili) 9. september 2008 17:35.14

Dankon al ambaŭ!

Venontfoje mi ja faros tiel kaj mi esperas, ke finfine mi povos manĝi la rezultaton de tia kuirado rido.gif Mi povos diri, ke esperanto helpis min lerni ankaŭ pri tio.

Filu, mi provos vian konsilon rilate al oleo! Dankon denove. Aliaflanke... kia ĉarmega pupineto aperas sur via foto!!

Ĝis! sal.gif

Tagasi üles